(Esperanto) Ĵaŭda Rondo reekfunkcios

La Ĵaŭda Rondo laŭ anonco de la prezidanto de ELB kaj EABB, Ronald Schindler, denove okazos post kelkmonata paŭzo: Ĉiuĵaŭde ekde la 20a h en Einbecker Straße 36 apud la stacio Lichtenberg renkontiĝas Esperantistoj por praktike uzadi la lingvon. Oni servas trinkaĵojn, kaj la gastoj estas invititaj alporti dolĉaĵetojn aŭ salaĵetojn.

This entry was posted in Art der Veranstaltung, Lichtenberg, Esperanto-Haus and tagged , , . Bookmark the permalink.

One Response to (Esperanto) Ĵaŭda Rondo reekfunkcios

  1. Johano says:

    Pro transloko de BerO al Katzbachstr. estis forprenitaj GEA-aktujoj, trovigxintaj en la bibliotekejo. La aktujosxranko restis. Kun helpo de Christiane kaj Gerd gxi estis forigita.
    Intertempe la “truo” en la muro inter iama BerO kaj biblioteko estas “sxtopita kaj en tiu loko, kie staris la aktujsxranko, nun trovigxos librosxrankoj el la kuirejo.
    Por morgaux estas planite enordigi librojn el la kuirejo al tiuj sxrankoj. Helpo por cxa. duonhoro dezirata, sed unu aux du personoj suficxas. Enordigante oni ne gxenos la aliajn gastojn, sed la vizitontoj povos ekvidi la saman (antauxmilitan) E-kolekton, kiu trovigxas en Staatsbibliothek zu Berlin.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *