(La sekvan artikolon Roland Schnell enmetis ĉi tien fine de dec. 2012. Lu)
Estas antaŭvideble ke la jaro 2013 estos trankvila. La fino de la mondo laŭ la Maya-kalendaro ne okazis en 2012 sed estas prokrastita je minimume jarcento. Sufiĉe da tempo por atingi la finan venkon.
La gravaj tutmondaj kongresoj okazos en 2013 ne en fora lando, sed en Eŭropo. Tio supozeble ŝparas monon, kiun oni povas investi en la propagandon. UEA invitas al Islando kaj SAT al Madrido. TEJO planas junularan kongreson en Israelo, sed kelkaj dubas, ĉu oni povas riski iri tien.
Konkretaj planoj por Berlin ne estas konataj. Certe ne okazos granda kongreso, kiu absorbas laborfortojn sen videbla rezulto. La sola grupo, kiu fiksis detalan programon, estas tiu de Kulturverein Prenzlauer Berg. Kompreneble la ĵaŭda rondo kunvenas ĵaŭde, Esperanto plenbuŝe la lastan vendredon de la monato kaj Arema la duan vendredon en la monato.
Granda temo, kiel en 2012 la 125-jara jubileo de Esperanto, ne estas fiksita kaj tio ne estas problemo. Neniu vere agnoskis la 125-jaran jubileon.
Eble indas mencii, ke antaŭ 50 jaroj aperis la broŝuro “Moderne Menschen sprechen Esperanto”, kiu laŭ Ulrich Matthias uzis la unuan fojon la terminon “Esperanto-Geld” sur paĝo 6. La revuo “Espero Katolika” de 1965 trovis laŭdajn vortojn. Iu c.p. (Claude Piron?) skribis en Svisa Revuo:
- Persone, mi neniam vidis tiel bonan propagandbroŝuron en la Esperantomovado. En ĝi komplete mankas la misfervoraj sentimentalaĵoj, kiuj tiel ofte fuŝefikas en nia reklamado. Ĝi baziĝas nur sur faktoj kaj racia rezonado, klare prezentitaj laŭ moderna tono kun trafaj fotoj kaj desegnaĵoj, donante entute impreson de seriozo, tiel ke forĵeti la 40-paĝan broŝuron kun la supera rideto de tiu, kiu malestimas “revulajn deliraĵojn”, ĉi-okaze simple ne eblas. Diversaj artikoloj pri Esperanto en la komerco, scienco, lernejoj, literaturo kaj aliaj kampoj konigas al la leganto la praktikajn uzojn de nia lingvo. Sed enestas ankaŭ bonegaj pritraktoj de kelkaj asertoj oftaj ĉe nia kontraŭularo, ekz., ke preferindus la latina, ke Esperanto celas anstataŭi la nacilingvojn, aŭ ke ĝi estas senviva mismiksaĵo. Speciale interesa estas la artikobo Was kostet der Sprachenwirrwarr?, kiu montras percifere la amplekson de la malŝparo okazanta en la internaciaj organizoj manke de komuna lingvo. Finas la broŝuron gramatikresumo, teksteto kun germana laŭvorta traduko, kaj ekzempla vortolisto. Jen propagandilo verkita de inteligentaj homoj por inteligenta publiko. Espereble, aperos adaptoj de ĝi ankaŭ en aliaj lingvoj.
Eble taŭga momento por pripensi la propagandan laboron surbaze de 50- aŭ 100-jaraj spertoj. Supozeble la broŝuro ankoraŭ troviĝas en la biblioteko. Ne parolante pri la centoj da ekzempleroj en iuj skatoloj.