German-Pola Esperanto-Kongreso kaj IFEF-Kongreso en Frankfurt (Oder) kaj Słubice

La german-pola-fervojista Esperanto-Kongreso TRAKO en Frankfurt (Oder) kaj Słubice okazos dum Pentekosto, de 21. ĝis 24. de majo 2021, bedaŭrinde nur virtuale. La senkosta aliro estos certigita per la Zoom-portalo de GEA.

La alirdatojn ricevos ĉiuj, kiuj aliĝis per la sekvanta aliĝilo. Konfirmitaj aliĝoj el la antaŭa jaro restos validaj kaj la aliĝintoj ricevos la alirdatojn senpere.

Jen la aktualaj informoj por la kongreso:  https://www.esperanto.de/eo/gek2021

Kaj ĉi tie vi rekte atingas la aliĝilon por la alirdatoj:

https://www.esperanto.de/eo/enhavo/ali%C4%9Doanmeldung-germana-pola-esperanto-kongreso-2021

Ni, la LKK esperas viglan partoprenon kaj tutkore invitas ĉiun interesulon!

La kongreso origine estis planita por Pentekosto kaj la sekva semajno en Frankfurt (Oder) kaj Słubice. Pro la pandemio ĝi jam devis esti prokrastita unu jaron. Diversaj kaŭzoj malebligas denovan prokraston por fizika kongreso.