Videbla en Herzberg

Zamenhof Herzberg MontageNia estrarano Peter Kühnel partoprenis la ceremonion en Herzberg, kie nun estas “Zamenhof-Platz” ĉirkaŭ jam ekzistanta monumento de Zamenhof.

La gazeto “Harzkurier” informis pri la evento kaj prezentis grandformatan foton de la partoprenantoj.

Inter la rekoneblaj personoj troviĝas Michaela Stegmaier, kun la flava T-ĉemizo. Ŝi estas prezidantino de Germana Esperanto-Junularo  kaj eklernis Esperanto antaŭ 10 jarojn dum sia lerneja tempo en la gimnazio de Herzberg. Poste ŝi organizis  kelkajn junularajn renkontigxojn. Sur la alia flanko de la banderolo estas ŝia fratino.

La informo estis transprenata de kelkaj lokaj gazetoj. Eĉ la konata Bild-Zeitung reagis per tute neŭtrala informo. Supoble la senlacaj aktivuloj en Herzberg, kiu oficiale havas la kromnomon “Esperanto-Stadt”, poste kompilas la reagojn en la gazetaro.

La kapo de Zamenhof laŭdire estis produktita en Ĉinio, sed supozeble ne estas kopio de la eĉ pli granformata versio en la Esperanto Muzeo Zhaozhuang (YouTube).

This entry was posted in Presse, Verein, Zamenhof and tagged , , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *