Ĵaŭda Rondo revigliĝos
Kiam: la kvara ĵaŭdo de la monato, 19:30 h
Kie: Esperanto-Butiko, Katzbachstr. 25, 10965 Berlin
Temoj: Laŭ gusto kaj proponoj
Organizanto: Johano Pachter
Karaj amikoj kaj ELBB-membroj,
post longa pauxzo, pro kovido, okazos ekde la venonta jxaudo denove la arangxo(j) “Jhauda Rondo” en la G.E.A.-oficejo (vidu sube).
Mi pluen esta/os respondeculo por malfermi (kaj fermi) la “butikon”.
En pasintaj jaroj la renkontigxoj, tre lozaj, ne havis iun cxefan temon. Sed nun ni pridiskutis kaj sxangxis al direkto/dedicxi parton de la arangxo al iu temo.
La aktuala temo cxi-jare estas la jubilea 100-a Germama Esperanto-Kongreso, tial ni diskutos kiel ni en/el Berlin kontribuu al tiu. En la G.E.A.-garagxo, sed cxefe en mia privata logxejo trovigxas ankoraux multaj malnovaj diverspecaj G.E.A.-kongresajxoj (kiuj ankoraux ne estis “donacitaj” al Bundearchiv).
Mi prezentos parton de tiuj, kaj ni diskutu cxu proponi/doni jam al Bundesarchiv en Koblenz, aux cxu al Landesarchiv Berlin se la kongresajxoj rilatas Berlin.
Amike
Johano