Junia ludado 2014

Dum majo venis 7 ludantoj, kaj ni ludis la jenajn ludojn: 6 Nimmt, Uno, Hattrick, Bananagrams en Esperanto, Verda Ŝtelo (Anagram), Indigo, Mamma Mia, kaj Land Unter.

La sekva ludado okazos je sabato, la 14a de junio, ekde la 14a horo kiel kutime.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj estas bonvenaj! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 14a de junio 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je 21:30)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/312132608941602/
Meetup (en la angla): http://www.meetup.com/Speak-Learn-Esperanto-in-Berlin/events/183015402/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *