Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2026 – Kálmán Kalocsay, la eminenta Esperanto-poeto kaj esperantologo

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

13-a de aprilo 2026 je 19.30 h

Kálmán Kalocsay, la eminenta Esperanto-poeto kaj esperantologo

La 27-an de februaro antaŭ 50 jaroj mortis Kálmán Kalocsay. Memore al li la Aŭstra Nacia Biblioteko aranĝis specialan retan kontrubuon.

La memortago por ni estas ŝanco, nove malkovri lian verkon. Ni aŭskultos kelkajn el liaj elstaraj poeziaĵoj kaj sciiĝos pri liaj esperantologiaj verkoj.

Bonvenaj estas viaj kontribuoj ekzemple pri via aliro al la verkoj de Kalocsay aŭ prezento de via ŝatata Kalocsay poeziaĵo.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Lesung, Montags am Viktoriapark and tagged , , . Bookmark the permalink.