Lunde ĉe Viktoriaparko – aŭgusto 2022 – Pola Esperanto-Kongreso kaj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

1-a de aŭgusto 2022, 19h30

„Pola Esperanto-Kongreso kaj Baltiaj Esperanto-Tagoj“

En junio 2022 Pola Esperanto-Asocio en Lodzo okazigis la 39-an Polan Esperanto-Kongreson, kaj en julio Litova Esperanto-Asocio invitis al la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj al Klaipėda. Johann Pachter kaj Ulrich Brandenburg partoprenis kaj raportos.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Uncategorized. Bookmark the permalink.