Lunde ĉe Viktoriaparko – aŭgusto 2024 – Antaŭ 25 jaroj – UK en Berlino

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

5-a de aŭgusto 2024, 19h30

„Antaŭ 25 jaroj – Universala Kongreso de Esperanto en Berlino”

En somero 1999 okazis la unua kaj ĝis nun sola Universala Kongreso de Esperanto en Berlino. Germana Esperanto-Asocio, Esperanto-Ligo Berlino kaj Brandenburgia Esperanto-Asocio komune invitis al ĝi. Kun distanco de 25 jaroj ni rigardos al ĉi tiu elstara evento.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Montags am Viktoriapark, Universala Kongreso, UK 1999 and tagged , , , . Bookmark the permalink.