Lunde ĉe Viktoriaparko – marto 2023 – Germanaj Esperanto-kongresoj – mejloŝtonoj

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

6-a de marto 2023, 19h30

„Germanaj Esperanto-kongresoj – mejloŝtonoj en la historio de Germana Esperanto-Asocio“

Prepare al la 100-a Germana Esperanto-Kongreso je pentekosto 2023 en Brunsvigo Fritz Wollenberg prezentas kelkajn elektitajn germanajn Esperanto-kongresojn kiel la fondan kongreson en 1906  en Brunsvigo, la unuan postmilitan kongreson en 1947 en Munkeno, la Germanan-Francan Esperanto-Kongreson en 1969 en Strasburgo kaj la kongreson en Munkeno en 1991, en kiu unuiĝis GEA kaj GDREA .

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Montags am Viktoriapark and tagged , . Bookmark the permalink.