
Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).
Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
5-a de oktobro 2026 je 19.30 h
La 4-a dulingva Berlin-gvidlibro Germana-Esperanto
Fritz Wollenberg prezentos la manuskripton de sia kvara dulingva Berlin-gvidlibro. Ĝi aperos en la serio Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo kiel duobla volumo 4-5 sub la titolo De Humboldt Forumo al Tiergarten.
Ĉi-tiu urbogvidlibro komenciĝas ĉe la metrostacio Rotes Rathaus, gvidas tra la Humboldt Forumo kaj pritraktas ĉirilate la 600-jaran berlinan historion ĉe la Schlossplatz, preterpasas la konstruaĵojn ĉirkaŭ la Schlossplatz, tuŝas la Lustgarten kaj la Muzean Insulon, rakontas historion kaj historietojn pri la strato Unter den Linden, la Pariza Placo kaj la Brandenburga Pordego kaj finas en la Tiergarten.
Estas pritraktataj la rilatoj al la Esperanto-kulturo, ekzemple pri gvido tra la Kastela Muzeo en la originala Esperanto-romano Metropoliteno de Warankin kaj pri sciencistoj de la Humboldt-Universitato en Berlino, kiuj estis esperantistoj aŭ instruis kaj esploris pri Esperanto, komancanta kun la astronomo Wilhelm Foerster, daŭriganta kun la geofizikisto Adolf Schmidt, la slavisto Viktor Falkenhahn, la komunikadscicencisto Georg Friedrich Meier, la interlingvisto Detlev Blanke kaj finanta kun la kultursciencistino Liliana Ruth Feierstein, kiu aktuale esploras kaj publikigas pri la socia medio de Zamenhof kaj la ekesto de Esperanto.
Memkompreneble ne mankas informoj pri la historia Esperanto-kolekto en la Ŝtata Biblioteko kaj la ampleksa aktuala literaturo pri kaj en Esperanto.
La promeno de berlinaj geesperantistoj kun la japana esperantistino Mikiko Shojama al memorlokoj pri milito kaj perforta regado en la jaro 2018 ludas rolon samkiel la partopreno de la Esperanto-Junularo (GDR) ĉe la Ronda Tablo de la Junularo en la tempo de la politikaj ŝanĝoj en GDR en la tiama Domo de la Junularo kaj hodiaŭa Zollernhof kun la studioj de ZDF (Dua Germana Televidprogramo)
La Otto-Wels-Domo de Germana Federacia Parlamento ebligas memorigon pri Rudi Graetz. Li en 1965 estis la unua prezidanto de la Centra Laborrondo Esperanto en la Germana Kulturligo post nuligo de la Esperanto-malpermeso. Li en tiu tempo laboris kiel komerca konsilanto ĉe la Ministerio pri Ekstera kaj Interngermana Komerco, kies sidejo estis la hodiaŭa Otto-Wels-Domo.
Finfine en Wilhelmstraße, kie troviĝis la Kulturministerio kaj ĝiaj sekvintoj, oni povas rerigardi al la ŝanĝiĝema historio de la pritrakto de Esperanto flanke de tiu ministerio.
La titola bildo montras renkonton kun familio ĉe la Brandenburga Pordego en la jaro 2018. Ĝi per biciklo survojis al la Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono

Ĝis nun aperis la volumoj 1 ĝis 3



Ĉiuj tri volumoj estas riceveblaj en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25.
Oni povas ilin ankaŭ mendi en librovendejoj kaj per kelkaj interretaj platformoj, ekzemple ĉe Dussmann.
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko