Mudrak pri Metzger

Walter Mudrak persone konatigxis al Metzger.

Li detale rakontas en prelego dum la 6a Ekumena Esperanto-Kongreso Augsburg, 27.07. – 30.08.1985

Ekzistas mallonga versio en revuo kaj kompleta prelego en brosxuro de Armin Gmeiner Verlag

 

Biografio de Walter Mudrak
naskiĝis 24.03.1904 en Wien (Vieno), Aŭstrio. Bankoficisto. Frekvento de komerca akademio koncerna maturekzamenon (Abitur). Kunlaboro en katolika pac- kaj socimovadoj kaj en katolika verkista societo »Winfried«.
1941-1945 nelibervola »militservo« – ĉefe kiel »skribisto« neplene taŭga pro sanecaj kaŭzoj – (en Berlin, Husum, kaj Bohemio tiam okupita de la nacional-socilisma armeo). Post reveno hejmen 1945 (septembro) ree en la banko (fako por la »Marshall-plano«)
1967 pensiiĝo; des pli sindediĉo por Esperanto kaj paco. Esperanti- stiĝis 1921 pro la porpacaj tendencoj de Esperanto. Konatiĝo kun d-ro Metzger, tiam en Graz, je pasko 1923; aliĝo al Mondjunularo Katolika (MOKA), Aŭstria Katolika Ligo Esperantista (IKUE), an- kaŭ al la neŭtrala landa organizo kaj al UEA.
1925 ŝtata ekzameno pri scio (lingva kapableco) de Esperanto. 1958 organizado de la 27a IKUE- Kongreso en Wien (konekse kun inaŭ- guro de la Zamenhofa monumento en Wien laŭ instigo de kort.kons. Hugo Steiner).
1970 ano (vicprezidanto) de la LLK de la 55a Universala Kongreso en Vieno.
Gvidis nombron de Esperanto-kursoj, precipe post 1945. Afergvidanto de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista (AKLE); de 1967 – 1978 ankaŭ afergvidanto de Aŭstria Esperantista Federacio (AEF).
1970 honorigo per ŝtata Ora Merit-Insigno (Goldenes Verdienst- zeichen).