Montrokesta informafiŝo por la Zamenhofparko prezentota dum interkultura festo sur Münsterlandplaco

Kun la slogano „Ni en la kvartalo“ okazos la 15-an de junio 2019 de 14-a ĝis la 22-a h interkultura kvartala festo sur Münsterlandplaco en Weitling-kvartalo, dum kiu ĉe la Esperanto-stando estos prezentata la propono de informafiŝo por la nova montrokesto en Zamenhofparko.

Jam dum kelkaj semajnoj ĉe Müsterlandplaco pendas la anonco por muzike-literatura aranĝo en Zamenhofparko la 9-an de aŭgusto 2019 vespere ekde la 19-a h.

Intertempe ekzistas flugfolio.

Kadre de tiu ĉi aranĝo estos senvualigita nova montrokesto kun informafiŝo, kies instalo jam estas permesita fare de Straßen- und Grünflächenamt (Oficejo por stratoj kaj verdaj areoj).

Tiam vizitantoj de la Zamenhofparko povas informiĝi pri ties interesa historio, kiu rilatas al la friedrichsfelda limfosaĵo, akvofluo, kiu hodiaŭ ankoraŭ ekzistas sub la stratoj Rosenfelder Straße, Einbecker Straße kaj Marie-Curie-Allee kiel pluvakva kanalo direkte al la lago Rummelsburger See.

Ili ankaŭ ekscias pri aranĝado de la parko en 1977 kaj alikonstruado en 1994-1996.

Memkompreneble ankaŭ pri la nomdono en 2009 oni informas kaj pri la personeco de Ludoviko Zamenhof kaj lia invento – la internacia planlingvo Esperanto.

Dum la festo sur la Münsterland-placo eblas, diri la opinion pri la informafiŝa propono aŭ skribe fiksi ĝin. La opiniesprimojn kaj indikojn ni konsideras en produktado de la fina versio de la afiŝo.

Al kiu ne sufiĉas la informoj en la nova montrokesto, tiu rigardu la ekspozicion “10 jaroj Zamenhofparko – Esperanto-kulturo en Berlino-Lichtenberg“, kiu estas preparata kun la Muzeo Lichtenberg kaj malfermiĝos la 9-an de aŭgusto je 15-a horo aŭ partoprenu la kvartalan promenadon samtage je la 16-a horo (renkontiĝloko: Urbodomo Lichtenberg)

Informoj pri la jubileo „10 jaroj Zamenhofparko“ jen!

This entry was posted in Fest, Zamenhof-Parko and tagged , . Bookmark the permalink.