Ponta festo Frankfurt 1a Majo

・エスペラント・エスペラント・エスペラント・エスペラント・エスペラント・

Invito al Frankfurt (Oder) 2018-05-01 – Ponta Festo

Invito al la tradicia „Ponta Festo“ de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio, 100 km oriente de Berlino, la 1-an de majo 2018. Jam la dekan fojon Ronald Schindler instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj Esperanto-Ligo Berlin.

La aranĝo okazos inter 11:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago.

Ronald Schindler, prezidanto de EABB informas:

Nia informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkom-prenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero, ke mi ne restos la unusola esp-isto dum la festo.

Bedaŭrinde mi mem eble ne havos multe da tempo por akompani vin dum via restado en la urbo ĉar mi, kiel kutime, devos resti ĉe la stando.

Tamen multe okazos dum tiu ĉi tago ambaŭflanke de la Odro-rivero kaj vi certe ne enuos.

Vespere ni renkontiĝos en agrabla restoracio por komuna babilado.

Okaze de malbona vetero oni povos frekventi la kafejon Słubfurt.


El la 10-jara historio de la ponta festo:

2017

Ponta festo Frankfurt

2016

Ponta Festo en Frankfurt (Oder) 2016

2014

(Deutsch) Brückenfest in Frankfurt (Oder)

 

https://esperanto.berlin

Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio/

Esperanto-Ligo Berlin

Ronald Schindler

Eberswalder Straße 15, D-15234 Frankfurt (Oder)

e-poŝto:    

Telefono:  +49 1514 1419673

Fakso:         (0331) 275483415

 

 

PS: Se vi hazarde estas en nia regiono, bv. veni, alikaze sendu bildkarton kun eta saluto al mia adreso!!

 

This entry was posted in Uncategorized. Bookmark the permalink.