Prelego pri Zamenhof

Sub la titolo »Grüner Stern. Esperanto und die Geschichte einer jüdischen Sprachutopie« (Verda stelo. Esperanto kaj la historio de juda lingva utoptio) estis prelego de Prof. Dr. Liliana Ruth Feierstein la 28an de novembro 2017 okaze de la mortotago de Zamenhof en la juda kunvenejo de Berlino.

prof-ino Feierstein prelegis la 18an de januaro 2017 pri »Esperanto: Lingvo kaj utopio«germanlingve en Humboldt-Universitato.

Invitis »Jüdische Volkshochschule der Jüdischen Gemeinde zu Berlin« (juda altlernejo de la juda komunumo de Berlin) . S-ro Hans Moser  de la Grupo Lietzensee) raportis, ke li vidis  30 aŭskultantojn.

La organizanto preparis invitilon, sur kiu estis videbla foto de Zamenhof kaj verda flago.

Estis dissendita gazetara informo (germanlingve) de la Selma-Stern-Zentrum, kie  Prof. Feierstein esploras en la »Institut für Kulturwissenschaft« (Instituto pri kulturscienco)

La gazetara informo mencias, ke en 1887 aperis en rusa lingvo la »Unua libro« de juda, jide-parolanta okulkuracisto, kiu subskribis per la pseŭdonimo »Dr. Esperanto« en Varsovio. La Instituto pri Kulturscienco skribas: Eĉ se ne estis la unua planlingo, ĝi estas tiu, kiu sukcesis. Kontraste al Volapük aŭ Neo-Latein Esperanto profunde radikas en la juda tradicio.

La principo de espero estas kombinita kun la ideoj de utopio (kiel sociala egaleco (kiel estas aŭdata en la krio de la profetoj) kaj kun la centra rolo de lingvo por la homaro kaj por la estonteco.

Sur la fundemento de juda kosmopolitismo, kiu ne nur respektas diferencojn, sed ankaŭ kapablas ilin protekti, Zamenhof kreis revolucian tradukon de la judaj lingvaj kaj sociaj ideoj, kiujn li poste plifortigis en sia Hilelismo-programo.

La prelego sekvas la ruĝan fadenon de la juda komponento en la historio de Esperanto kaj legas ĝin per la juda filozofio, inter alie prilumante per la lingva filozofio de Walter Benjamin kaj la politika filozofio de Hermann Cohen, Franz Rosenzweig kaj Ahad Ha‘am.

Precipe la diskutoj inter orienteŭropaj kaj francaj esperantistoj komence de la 20a jarcento montras, kiel malsamaj estas la ideoj pri utopio, lingvo, ludo kaj homaro en la »okcidenta« kaj juda pensado.

LILIANA RUTH FEIERSTEIN, naskiĝis en argentinio kaj estas profesorino por »transkultua historo de la juda kulturo« en la »Institut für Kulturwissenschaft« de la  Humboldt-Universitato de Berlino kaj en la »Selma Stern Zentrum« por judaj studoj en Berlino kaj Brandenburgio. Ŝi esploras pri juda kulturo kaj literaturo en la romanlingvaj landoj, teorioj de diasporo kaj judaj utopioj.

This entry was posted in Vortrag, Zamenhof and tagged , , , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *