Sango en arta festivalo

Kadre de la festivalo „Blut“ (Sango) en danziger50 okazos la ironie amuza Esperanto-spektaklo nome „Verda Sango“ la 28-an de aprilo je la 16-a h en la kela volbajho de danziger50 (Vidu la afishon de la Kulturasocio Prenzlauer Berg r.A.).

Inter alie Kashi el Hamburgo prezentos 8 memfaritajn Esperanto-kantojn. La festivalo entute okazas en du tagoj, la 27-an kaj la 28-an de aprilo en la tuta domo kun diversaj eventoj.

Festivala bileto kostas 25€ kaj taga bileto 15€. Ili inkluzivas manghajhon. Germanlingva anonco vidu: http://danziger50.com/Veranstaltung/blut-festival-danziger50/?instance_id=1163

Informo de Fritz Wollenberg, kiu organizis la partoprenon de la Esperanto-grupo.

This entry was posted in Uncategorized. Bookmark the permalink.