Februara ludado 2015

Al la januara ludado venis 11 homoj, kaj ni ludis la jenajn ludojn: Skrablo en Esperanto, Hanabi, Concept, Shogun, Factory Fun, Mamma Mia, Kartoj Kontraŭ Esperantujo, Zego (kartludo), kaj Hive, se mi nenion forgesis. Okazis dum iom da tempo tri diversaj ludoj samtempe, do estis io por ĉiu.

jan2015

La februara ludado okazos je sabato, la 28a de februaro, ekde la 14a horo kiel kutime. Atentu ke dum la vintro la kafejo fermiĝas je la 20a horo, do pli frue ol antaŭe.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 28a de februaro 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo – dum la vintro pli frue!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo

Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/631282947001432/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *