Februara Ludado 2016

Denove venis 12 homoj al la ludado, kaj dum la januara renkontiĝo ni ludis la jenajn ludojn: Pentago, Pandemic, Gracias, Kingdom Builder, Ricochet Robots, Tabuo en Esperanto, kaj Clans.  Kiel kutime, ni dume multe babilis kaj manĝis.  Ĉifoje, kelkaj partoprenantoj eĉ decidis plilongigi la vesperon, kaj post la fermo de Kibo kune marŝis al alia restoracio kie ni plu babilis kaj amuziĝis.

20160123_172407

La sekva ludado okazos je sabato, la 20a de februaro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 20a horo denove (laŭ la vintra horaro de la kafejo).

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 20a de februaro 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo dum vintro!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/489010447938799/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *