Maja ludado 2015

Al la aprila ludado venis 9 homoj kaj ĉiuj ludis. Luditaj ludoj estis: japana versio de Uno, Istanbul, Res Publica, Solo, Mao, kaj 6 nimmt. La bela somera vetero signifis ke ni eble iom bedaŭris resti ene, sed denove havis multe da loko en la kafejo por pluraj ludoj samtempe.

april2015

La sekva ludado okazos je sabato, la 23a de majo, ekde la 14a horo kiel kutime. Dum majo kaj la sekvaj someraj monatoj la kafejo denove restos malfermita ĝis la 22a horo, do ni denove povas resti kaj ludi pli longe.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 23a de majo 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 22a horo dum somero!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo

Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:

Facebook: https://www.facebook.com/events/1439044336395722/</>

This entry was posted in Spielrunde, Berlin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *