(Esperanto) Jubilea festo en danziger50 kun gastoj el Koreio, Usono kaj de Kulturasocio Prenzlauer Berg r. A.

Jubilea festo: surskribo de la domo Jen kelkaj fotoj pri nia renkontiĝo en danziger50 je la 22a de Junio. Kun la unuaj alvenintoj ni faris foton antaŭ la konata fasado kun la Esperanto-surskribo „EN PRENZLOVA MONTO AL APOLONO KAJ AL LA MUZOJ“.

Jubilea_festo_4_k Venis entute 25 homoj por festi la oran jubileon de la Esperanto-grupo tie. Ni kore salutis niajn gastojn el Koreio kaj Usono, la antaŭan prezidantinon de la Kulturasocio Prenzlauer Berg kaj la nunan respondeculinon por publika agado de la Kulturasocio kaj tostis kun ili. Foto-rerigardo konsciigis pri la amaso kaj kvalito de kontaktoj kun esperantistoj el multaj anguloj de la mondo efektivigitaj de la grupo en diversaj tempoj. Jubilea_festo_2_kLa koreaj junuloj muzikis per siaj ukuleloj kaj kantis. Ana Sonĝanta, la instruistino, rakontis pri la vojaĝo tra Eŭropo, pri la alternativa „Feliĉa Lernejo“ en la koreia urbo Gyeosan kaj respondis niajn demandojn. Dank’ al la partoprenintoj ni disponis pri bongusta bufedo kaj regis bona humuro konvena al jubilea festo.

Ufa_fabriko_k En mardo mi gvidis niajn koreiajn gastojn tra la Ufa-fabriko en Tempelhof. Ĉar la instruistinoj kaj la junuloj apartenas al alternativa lernejo, ili tre interesiĝis pri la diversaj alternativaj projektoj tie, speciale pri la „Libera Lernejo“ (Freie Schule) kaj ĝia funkciado. Antaŭ tiu ĉi lernejo ekestis foto.

Fritz

This entry was posted in Art der Veranstaltung, Fest, Berlin, Danziger 50, Geschichte. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *