Festlibro Lins en la Zamenhoffesto de Berlino

Libroj ludis gravan rolon dum la ĉi-jara Zamenhoffesto de la Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio la 15-an de decembro 2018. Meze de la atento memkompreneble situis niaj gastoj el Kaliningrado, la eldonista paro Aleksandro Korĵenkov (geb. 1958) kaj Halina Gorecka (geb. 1959). Ilian novan historiografian verkon „Nia diligenta kolegaro“ – kolekto de 200 biografioj de eminentaj esperantistoj – ili pezentis kun ĉiuj facetoj de la elekto de faktoj kaj rakontado de fonaj anekdotoj ĝis la statistiko.

Dum diskuta parto mi atentigis pri antaŭnelonge aperita alispeca esperantlingva historiografia verko – pri la Festlibro “En la mondon venis nova lingvo”, dediĉita al la historiisto kaj japanologo d-ro Ulrich Lins (nask. 1943), ĉar li grave kontribuis al esplorado kaj diskonigado de la bunta kaj diferencita historio de la Esperanto-lingvokomunumo kaj de ĝia kulturo.

Kiu scias, kiel intime la vivo de Lins estas ligita kun Japanio – li 30 jarojn laboris por Deutscher Akademischer Austauschdienst (Germana Akademia Interŝanĝa Servo) – DAAD (1978-2008) kaj gvidis la DAAD-oficejon en Tokio 1978-1983 kaj 1999-2004 – tiu ne miras pri tio, ke apud la ĉilia kuracisto kaj epidemiologo d-ro José Antonio Vergara (nask. 1962) du japanaj profesoroj estas la eldonintoj de ĉi tiu festlibro – la lingvosciencisto  Hitosi Gotoo (nask. 1955) kaj la profesoro por germanaj kaj eŭropaj studoj ĉe la Sophia-Universitato en Tokio Goro Christoph Kimura (nask. 1974).

Hitosi Gotoo rakontas en sia enkonduko, kiamaniere ekestis la ligo de la grandaj pasioj de Lins Japanio, Esperanto kaj historio. Kiel el leteramikeco de la 14-jaraĝa Ulrich kun japanino estiĝis familio kun du infanoj, estas same interesa kiel la malkovro de dokumentoj, siatempe ne alireblaj en Germanio, fare de Ulrich Lins en Japanio, kiuj kondukis al la eldono de lia ĉefverko „La danĝera lingvo“, en kiu li precipe sentabue priskribas la persekuton de Esperanto-parolantoj kaj la reagon de la Esperanto-asocioj.

Eldonita en 1973 en Kioto, ĝi travivis pliampleksigitajn eldonojn (1988, 1990, 2016) kaj la eldonadon de tradukoj en la anglan, germanan, italan, japanan, korean, litovan kaj rusan lingvojn.

Multaj el la 31 aŭtoroj el 18 landoj, verkintaj kontribuojn por ĉi tiu festlibro, nodas al “La danĝera lingvo.”.

Nikola Rašić (nask. 1957), socilingvisto kroatdevena, vivanta en Roterdamo, ekzemple analizas en sia kontribuo “Ĉu vere danĝera lingvo? – Ulrich Lins kaj la historio de la futuro”, kiu kial persekutis esperantistojn, kaj sub kiuj kondiĉoj tio, kion Ulrich Lins priskribas kiel historio, eble povus fariĝi scenaro por la estonto.

Pri Lins li skribas: „Ulrich Lins …. unikis estante germano kun japana kono kaj esperantisma fono. Per tiuj tri prismoj li vidis el tri perspektivoj. Lins historiis tridimensie.“

Al Esperanto-parolantoj, ŝatantaj modernan eksperimenteman lingvostilon, certe lingve plaĉas la kontribuo.

Kiu pli ŝatas la klasikan Esperanto-lingvostilon – klara, logika kaj trafa – al tiu estu rekomendata la kontribuo de Bernhard Tuider (geb. 1980) pri la rilatoj inter la pac- kaj la Esperanto-movado kaj pri la protagonistoj Alfred Hermann Fried (1864-1921) kaj Gaston Moch (1859-1935). Tuider estas historiisto kaj gvidas kiel bibliotekisto la teamon, kiu prizorgas la planlingvan kolekton kaj la Esperanto-muzeon de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno.

Alia Esperanto-historiisto, la hispana fizikisto José Antonio del Barrio (nask. 1961), bazas sian kontribuon „Serĉe de la valizo de Mangada“ sur publikigoj de Ulrich Lins pri la Hispana Interna Milito. Del Barrio klarigas: „Al Ulrich Lins apartenas la unua sistema pritraktado de la utiligo de Esperanto dum la hispana interna milito. Li tiamaniere instigis hispanajn esperantistojn mem esplori pri tiu periodo, la plej signifa en la lastaj jardekoj de la lando.“ Del Barrio per la indiko pri la laboro pri tiu ĉi festlibro sukcesis, aliri al la ĝenerale por la publiko fermitaj partoj de la “Centro de Dokumentado pri la Historia Memoro” en Salamanko.

La japana Membro de Esperanto-Akademio Hiroyuki Usui (nask. 1967) malkaŝas, ke estis nur post lia „enmatrikuliĝo en vesperaj kursoj por magistriĝo en 1998“, ke Ulrich fariĝis por li „ne nur samideano sed ankaŭ antaŭulo en la historiografia kampo“.

Ankaŭ li daŭrigas per sia kontribuo „Esperanto por Kita Ikki: ĉu unu el la paradoksoj de homo paradoksa?” esplorojn de Ulrich Lins. „La japanaj „verdaj naciistoj“ estas kvazaŭ amata ĉevaleto komuna al Ulrich Lins…kaj mi.“ li konstatas kaj konscias, ke siaj tezoj estas diskutindaj.

Kelkio en la festlibro instigas diskuton kaj pliajn esplorojn kaj kelkfoje kompletigas sin reciproke. Se la itala matematikisto kaj vortaristo Carlo Minnaja (nask. 1940) nomas 19 germanlingvajn membrojn de la Lingva Komitato respektive de la Esperanto-Akademio (ĝis 1948 – jaro de la restariĝo) kaj  povas raporti pri nur tri japanaj membroj, videbliĝas, kial Osamu Isiga (1910-1994) per sia artikolo en la Revuo Orienta, la organo de la Japana Esperanto-Instituto „‘Orienta Esperanto‘ – Ĉu ne indas rekoncepti Esperanton laŭ ‚orientula vidpunkto‘?“  kaŭzis en 1942 aron da reagoj, intertempe nomata „Isiga-disputo“.

D-ro Ulrich Lins kaj prof. Goro Christoph Kimura dum la konferenco de Asocio pri Interlingvistiko en Berlino 2018

Kimura, la aŭtoro de la kontribuo rigardas aktualan la heredaĵon de la kristana esperantisto Isiga, kaj rilate al la justa uzo de la lingvo, kaj al la engaĝiĝo por la paco (Isiga estis militrezistanto) kaj al la signifo de tradukoj por la transkultura interkompreniĝo (Isiga tradukis Selma Lagerlöf el la sveda).

„La tuta mondo en unu valizo“ – la legenda prelego de Ludwig Schödl (1909-1997), la lernejdirektoro el Neuruppin, kiu en 1967 publikigis la unuan Esperanto-lernolibron en GDR, ekestis ankoraŭ sub la kondiĉoj de Esperanto-organiza kaj publikiga malpermeso (1949-1961), kiun li ne obeis kaj por kies nuligo li laboris. Ankaŭ leteroj el Japanio enestis en la valizo de la esperantisto el la regiono Berlino-Brandenburgio, kies vivon mi surbaze de lia postlasaĵo en la Federacia Arkivo (SAPMO) kaj de mia videointervjuo kun li unuafoje tiom detale priskribas en mia festlibra kontribuo „La kuraĝulo el Neuruppin…“

Ludwig Schödl dum Lernejana Renkontiĝo en Strausberg 1983

Eble tiuj malmultaj rimarkoj vekas scivolemon pri la tuta libro.

Ĝi estas rete mendebla, ekzemple ĉe Bücherdienst des Deutschen Esperanto-Bundes e.V.

Fritz Wollenberg (Teksto kaj fotoj)

 

 

This entry was posted in Fest and tagged , , , , . Bookmark the permalink.