(Esperanto) La “Ĵaŭda Rondo” – stabila dum jardekoj

Preciza dato de ekesto de la “Jaŭda Rondo” ne estas konstatebla, ĉar ĝi neniam estis oficiale fondita. Ĝi evoluis el kursaro, kiun gvidis Hermann D. Tautorat en la jaroj 1977/78 en Falkstraße 25, Berlin-Neukölln, en la hejmo de sia familio, subteretaĝe, ĉe kafo, teo kaj diversaj malvarmaj trinkaĵoj, inter la bretaroj de la Espoteko. La tridekan datrevenon de ĝia kvazaŭa naskiĝo ni decidis festi en decembro 2008. Al la frutempaj ĵaŭdrondanoj apartenis, krom Ina, Vera kaj Hermann Tautorat: Elisabeth Schwarzer, Raimund Riedel, Erika Milanowski, Bernd Andreas, Didier Izacard kaj Gerd Bussing.

Tiu ĉi baldaŭ ĉe esperantistoj sufiĉe konata ejo, kiu poste fariĝis la Berlina Esperanto-Centro, arigis ĉiuĵaŭde je la 20a (tutkomence je la 19a aŭ 18a) horo de dek ĝis dek kvin vizitantojn, inter ili nemalmultjan eksterlandajn, eĉ eminentajn, gastojn. La adreso estis legebla en la jarlibro de UEA. La nomo „Ĵaŭda Rondo“ definitive enradikiĝis nur depost julio 1988. Gastlibro ekzistas ekde la komenco de la 1980aj jaroj. Fine de 1984 la kunveno tempe paralelis al la ekfloranta agado en la junulara centro “Villa Kreuzberg”, kio ne kaŭzis iujn problemojn.

Post kiam ĝi ne plu estis nura kurso, la kunvenoj dum pluraj jaroj estis anoncataj kiel „Ĵaŭda studrondo“, kio bone karakterizis ĝian celon. Oni forlasis la nuran lingvolernadon kaj komencis legi, traduki kaj pridiskuti interesajn tekstojn. Unu el la unuaj estis la eseo „Esperanto en la Tria Regno“ de Ulrich Lins. Dum certa tempo ni tie okupiĝis pri preparlaboroj por la ekspedado de la „Berlina Informilo“, foje ni ĝin eĉ komune redaktis. Tamen neniam ekzistis fiksa programo. Ĝi variis laŭ tem-proponoj de la partoprenantoj. Ĉiu rajtis ekzemple proponi sin mem por duonhora prelego, gvido de diskuto, ludo, komuna kantado ktp.
Meze de la 1980aj jaroj ni legas en la „Berlina Informilo“: „Ĵaŭda studrondo: Lingvaj ekzercoj, ludoj, diskutado, babilado ktp.“ Strikta regulo estis, ke dum la kunvenoj oni uzu Esperanton kaj nur esceptokaze parolu germane aŭ alilingve – flustre kun sia najbaro. Multaj tiamaniere (neflustre!) plifirmigis kaj pliprofundigis siajn lingvajn kapablojn, inter ili la verkinto de tiu ĉi artikolo. Kaj ĉio ĉi sub la egido de Hermann Tautorat, kiu kutime per sia sprito kaj humuro sukcesis krei agrablan etoson. Lia subita forpaso en 1996 estis serioza bato por tiu bone funkcianta rondo. Sed oni nevane klopodis daŭrigi la laboron en lia spirito.

Post kiam Ina Tautorat, lia vidvino, ŝanĝis la loĝejon, la rondo estis translokita en la Esperantodomon en Berlin-Lichtenberg, de kie ĝin portempe forpelis la incendio de la jaro 2005. Ĝi trovis rifuĝejon en la provizora restadejo de la Esperanto-junularo en Salzwedeler Straße en Berlin-Moabit, poste ĝi povis reveni al la Esperantodomo, kie ĝi ĝis nun daŭre okazas.

Forlasinte sian originan hejmon, la renkontiĝo iom post iom ŝanĝis sian karakteron, transformiĝante al neformala babilrondo. Aparte mankis Ina Tautorat, kiu en Falkstraße zorgis pri familiara, hejmeca etoso. Ŝuldate al la atingeblo de la aranĝloko, la nombro de partoprenantoj tra la lastaj jaroj iom malpliiĝis. Tamen ĝi restas plimalpli bone vizitata, regule anoncata aranĝo en la bibllioteka ĉambro de la Esperantodomo , fojfoje kun anonco de vizitantaj gastoj aŭ interesaj diskuttemoj. Dum la naŭdekaj jaroj la subskribinto mem respondecis pri ĝia bonorda okazigo. Nuntempe Christiane Altrogge transprenis tiun rolon.

This entry was posted in Berlin, Esperanto-Haus, Verein, Geschichte. Bookmark the permalink.

Leave a Reply