La planita loko de PSI por 2021 en Braunschweig memorigas pri evento en la jaro 1911. La lerneja, ekonomia kaj milita elito de la duklando estis oficiale invitita de la duko al prelego pri Esperanto en la granda halo de la kastelo.
Preleganto estis d-ro Ernst Kliemke de Berlin. Li estis prezentita kiel direktoro de la “Orientafrika Fervoja Kompanio” kaj respondecis pri la fervojo en la Germana Kolonio Ostafrika, la nuna Tanzanio.
De kelkaj jaroj Kliemke estis konata pro tekstoj pri Esperanto en ĵurnaloj (ekz. Grenzboten, Vortrupp) kaj gazetoj (ekz. Börsenkurier). Li argumentis malpli lingve, kiel la kutima propagando en tiu tempo, sed el la spertoj de internacie aktiva komercisto.
Kiel reprezentanto de “Deutsche Bank” li partoprenis 1912 en Londono en la traktadoj pri la “Bagdadbahn” kaj partoprenis ŝipekskurson de la loka esperanto-klubo.
Pro lia funkcio en la altaj tavoloj de la koloniaj strukturoj Kliemke havis kontakton al la Duko Reganto de Braunschweig Johann Albrecht de Mecklenburg-Schwerin, kiu estis prezidanto de la “Germana Kolonia Asocio” kaj partoprenis en la “Kolonia Kongreso” 1910 en Berlin, kie Kliemke varbis por Esperanto kiel komuna lingvo de la kolonioj.
En aprilo 1911 la duka paro vizitis kun Kliemke la Esperanto-ekspozicion en la “Ausstellung für Reise und Fremdenverkehr” en Berlin.
La komenco de la Unua Mondmilito, dum kiu la german kolonio estis okupita de britaj trupoj, kaŭzis, ke la Orienaftika fervojo perdis sian funkcion. Kliemke pretigis sian pleaj grandan literaturan kaj socipolitikan verko, kiu aperis sub la pseŭdonimo Heinrich Nienkamp, en 1914, sed la eldonejo opinis, ke ne estas konvena pro la milito. Tial aperis 1916. Estas “kvazaŭ romano” kun la titolo “Fürsten ohne Krone (princoj sen krono)” kaj kelkcent paĝoj. Li foje mencias Esperanton kaj la internacia lingvo estis grava aspekto por la realigo de la skizita “kultura organizo”, kies organo estu “Kultur-Gazeto” kaj al kiu servas “Ligilo” (kompanio por peri kontaktojn).
La etika, pacisfista kaj socikritika intelektularo de la militisma germano bonvenigis la libron. Aperis multa laŭdaj recenzoj. Ekestis grupoj de “Freibund” por realigi la ideojn de la libro en la praktika vivo. En kelkaj urboj partoprenis Esperantistoj.
Kliemke prelegis en grandaj propagandaj kunvenoj kun centoj da partoprenantoj, ekzemple en la berlina universitato aŭ en la salonego de la eksa Supera ĉambro de la Germana Parlamento (Herrenhaus)
Li povis uzi sian reputacion kiel verkisto por kontakto al la eldonejo de Rudolf Mosse en Berlin. En la populara “Berliner Tagblatt” estis 8-an de novembro 1924 lia “Esperanto Tanzlied” kaj la eldonejo anocis serion de altnivela literaturo sub la titolo “Biblioteko Tutmonda” en Esperanto sub auspico de Kliemke.
De 1925 li estis prezidanto de Germana Esperanto Asocio. En 1926 li partoprenis nacian Esperanto-kongreson en Usono. Tie li konatiĝis kun la koncepto de la Bahai, kiu bone kongruis kun lia propra vidpunkto.
Dum la XIX-a UK en Danzig li prelegis pri “kulturaj principoj de Bahaismo” dum la Bahaa Faka kunsido la 30-an de julio 1927. La angla kaj germana traduko aperis in gazetoj de la Bahai kaj en formo de broŝuro.
Tie li renkontis Sofia, filino de Zamenhof, dum plantado de “Esperanto-kverko” la 31-an julio en ĉeesto de reprezentantoj de UEA kaj la urba administracio.
Kliemke subite mortis la 20-an de februaro 1929 (59-jara) pro malsano. Post diversaj laŭdaj nekrologoj ekestis silento pri la vivo kaj verko de Ernst Kliemke.