Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).
Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
7-a de aprilo 2025, 19h30
Memorvespero pri Renato Corsetti
La 1-an de februaro 2025 mortis la elstara esperantisto Renato Corsetti en la aĝo de 83 jaroj en Londono. Ni rigardos al lia vivo kaj interparolos pri lia agado por kaj per Esperanto, komenciĝinta en la 1960-aj jaroj. Corsetti gvidis kiel prezidanto la Tutmondan Esperantistan Junularan Organizon, la Universalan Esperanto-Asocion kaj la Italan Esperanto-Federacion. Li estis tradukanto kaj parolanto de Esperanto-elsendoj de Radio Romo. La psikolingvisto estis membro de la Akademio de Esperanto kaj profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).
Kiu deziaras kontribui per personaj memoroj, fotoj aŭ alimaniere estas bovena kun tio.
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko