Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).
Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
2-a de junio 2025 je 19h30
Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto
De la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025 okazos en la grava ĉeĥa urbo Brno la 110-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni entreprenos virtualan promenadon tra la urbo por konatiĝi kun la plej gravaj lokoj kaj vidindaĵoj de la urbo.
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko