Metzger naskiĝtago * 3a Februaro 1887

La naskiĝtago de Max Josef Metzger komence de februaro estas malpli rimarkata kompare al la mortotago en aprilo, dum kiu oni prezentas la tristaj flankon de lia vivo dum la lastaj monatoj antaŭ la ekzekuto.

Li gaja flanko montriĝas dum la junaj jaroj, precipe en Graz. En la komplika epoko post la Unua Mondmilito li eldonis junularan revuon »Katholische Jugendzeitung« kaj en ĉiu de la monataj numeroj estis rubriko »Eine Plauderstunde mit dem Onkel« (subskribita par »Onkel Max«). Li klarigis al la junaj aŭskultantoj, kio okazis en la mondo (transiro de monarkio al republiko). En unu eldono li malkaŝis, ke la ŝatas  Apfelstrudel (pomstrudelo)

Certe li ĝojus, ke sur la  Max-Josef-Metzger-Platz en Berlino apud Müllerstrasse en Wedding estas abunda spaco por la ludo de infanoj kaj junuloj. La nova (senpaga) broŝuro de  Bezirksamts Mitte prezentas la placon sur paĝo 122.

La teksto mencias, ke sur la kurejo troviĝas vortoj en Esperanto, kaj mencias, ke Metzger aktivis por Esperanto.

La surkriboj bedaŭrinde estas la solaj mencioj de Esperanto sur la placo. Sur la ŝtalaj tabuloj  en la grundo paralele al Müllerstrasse kun biografiaj informoj mankas iu mencio.

Pliaj detaloj en la raporto pri la inaŭguro  la 6an de Junio 2019.

Surtera strukturo kiel »ZEO«

Pro la “motivigaj” vortoj en Esperanto la tuta Max-Josef-Metzger-Platz transformiĝis al »ZEO«, do »Zamenhof/Esperanto-objekto«. Inter ili troviĝas tute malfacile atingeblaj objektoj kiel asteroido aŭ insulo en antarktiko, sed ankaŭ stratoj kaj monumentoj.

Ĉi tiu »ZEO«  en la koro de Berlino estas tute facile atingebla. De la norda elirejo (direkto Alt-Tegel) de metroo-linio U6 (Wedding) oni rekte atingas la sudan angulon de la placo. Dum somero tie estas puto por senkoste preni trinkakvon.

Pliaj informoj en la germanlingva broŝuro, kiu estas disponebla ĉe la eldonejo  kaj la paĝoj estas prezentitaj kiel formatita teksto (ne PDF).

La tuta teksto de la paĝo 122 estas en la germanlingva versio de ĉi tiu paĝo.

Neu gestalteter Max-Josef-Metzger-Platz an der Müllerstraße

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Max Josef Metzger. Bookmark the permalink.