Ne flirtis verdaj flagoj super la duka palaco en Braunschweig kiam en la vespero de la 18-a de februaro 1911 la intelekta, ekonomia kaj politika elito de la duklando estis kunvokita de la suvereno por aŭskulti prelegon pri Esperanto.
Ĉirkaŭ 40 partoprenantoj, inkluzive de la urbestro, la ministroj, diversaj lernejaj direktoroj kaj reprezentantoj de industrio, aŭdis tri kvaronhoran prelegon de Dr. Ernst Kliemke el Berlino.
Poste eblis demandoj. Laŭ la speciala peto de la duka-regenta paro, D-ro. Kliemke prezentis poemon de Heinrich Heine en la traduko de Zamenhof (En sonĝo princinon mi vidis).
Estas detala raporto de prokuroro Adolf Reinking (poste prezidanto de Germana Esperanto-Asocio) en Germana Esperantisto n-ro 4 el 1911 pri la vespero. Estis konsiderata kiel granda sukceso, ĉar ĉiuj konataj obĵetoj kontraŭ Esperanto povus esti rifutitaj.
Rimarkoj ankaŭ en “La Brita Esperantisto” junio 1911.
Kelkajn semajnojn poste, la duko-reganto Johann Albrecht kaj lia edzino Elisabeth zu Stolberg-Roßla vizitis la esperantan standon ĉe la “Internacia Ekspozicio por Vojaĝado kaj Turismo” en Berlino. Gvidis Kliemke tra la relative vasta stando.
Ili havis multajn aferojn komune , ĉar Kliemke estis la direktoro de la Orienta Afrika Fervoja Kompanio en la nuna Tanzanio kaj Johann Albrecht von Mecklenburg estis la prezidanto de la Germana Kolonia Asocio. En la kolonia konferenco en Belin en 1910, Kliemke rekomendis Esperanton kiel la lingvo de komunikado en la kolonioj kaj publikigis pri tiu temo en revuoj.
Esperanto ekzistis en Braunschweig delonge kaj post la prelego en la kastelo prof. Dr. Eduard Freise, la estro de la loka droglernejo, informis pri lernejaj eksperimentoj kun Esperanto.
Estis pluraj grupoj, inkluzive unu el la laboristaj esperantistoj, kun regulaj kunvenoj.
La historia loko en la kastelo ne plu estas vizitebla en sia origina stato, ĉar la kastelo estis damaĝita en la dua mondmilito kaj poste malkonstruita. Parto de ĝi estis rekonstruita kaj, kun sia historia meblaro, ofertas impreson de la ekipaĵo, kiun D-ro. Kliemke vidis 1911 kiam la duka-reganto lin invitis al vespermanĝo en la privata apartamento antaŭla prelego. Eble aspektis tiel:
Mehr zu diesem Ausgangstext