Ponta festo Frankfurt

En la konata revuo La ondo de Esperanto  Numero 7 (Julio) 2017 estas sur paĝo 25 kontribuo de nia prezidanto Ronald Schindler pri

Ponta Festo en Frankfurt (Oder) 2017

Kiam esperantistoj demandas, kio okazas la 1-an de majo en la germana urbo Frankfurt (Oder) ĉe la landlimo al Pollando, multaj jam scias, ke temas pri la „Ponta Festo“, kiu okazas en la kadro de la oficiala ponta festo (Brückenfest) de la maldekstraj partioj kaj sindikatoj de Frankfurt (Odro). Ĉefa programero jam daŭre estas la informstando pri Esperanto, kiun ĉijare eĉ vizitis la ĉefurbestro de Frankfurt (Oder), d-ro Martin Wilke, havante kelkajn ĝeneralajn sed ankaŭ specialajn demandojn. Mi supozas, ke li ne tuj eklernis Esperanton, tamen li nun minimume scias, ke en lia urbo ekzistas homoj, kiuj uzadas la pontan lingvon.

Jam tradicie nia stando ankaŭ en la jaro 2017 informis pri Esperanto kaj la diversaj eblecoj de aplikado kaj lernado de la Internacia Lingvo. Ni ankaŭ ofertis lernolibrojn kaj vortarojn, lingvajn gustumaĵojn kaj la Esperanto-kurson, kiu okazu en la kafejo Słubfurt de „Frankfurteto“.

Denove mi sukcesis prezenti kelkajn novajn librojn, kiujn mi i.a. aĉetis dum la Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno 2016.

Al infanoj ni sukcesis transdoni la lastajn aerobalonojn de sufiĉe granda stoko, denove kun faldfolio pri Esperanto kiel instrukcioj.

Ankaŭ en la jaro 2017 la Esperanto-parto de la „Ponta Festo“ estis sufiĉe internacia. La partoprenintoj venis el Pollando kaj Germanio. Eĉ amiko, kiu nomas sin Kubo, kun kiu mi konatiĝis per la intertempe jam renoma apo „Amikumu“ trovis la vojon al Frankfurteto. Grandan admiron kaŭzis delegacio el Szczecin, kiu kune kun Peter Kühnel (Berlin) ĵus venis el Varsovio, kie samtage finiĝis solenaĵo oakze de la 100-a datreveno de la morto de Zamenhof. Ili „varmege“ kapablis raporti pri tiu kortuŝa okazaĵo i.a. ĉe la tombo de Zamenhof. Ili ankaŭ kunportis la freŝeldonitan libron „Esperanto – Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio – 111 jaroj“, kiun ni do tuj povis prezenti al la publiko.

Antaŭ la informstando okazis interesaj diskutoj kaj multaj homoj miris, ke Esperanto ekzistas kaj viglas. Sed ankaŭ alproksimiĝis pluraj konatuloj el al pasintaj jaroj. Kelkaj homoj eĉ entuziasmiĝis kaj promesis okupiĝi pri la Lingvo Internacia.

Denove nian standon ankaŭ vizitis kursanino, kvankam ŝi deĵoris en alia stando samtage.

Interesa afero estas, ke najbaro ĉijare estis stando pri „700 jarojn de Booßen“, en kiu urboparto mi ja loĝas ek de 2011. La estrino invitis min al tiu festo, kiu okazu 2017-07-07/09, ke mi aranĝu informstandon tie.

Je la 18-a horo ni komune enpakis ĉiujn ekspoziciaĵojn kaj la restintaj du partoprenintoj iris trans la ponto al la jam tradicia azia restoracio de Słubice.

Jam nun mi invitas al la sekvontjara “Ponta Festo” en 2018.

Ronald Schindler

 

pontafesto2017-raporto

This entry was posted in Infostand, Frankfurt/Oder, Brückenfest. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *