Flores en Almanko 2012

SPIRITISMA ELDONA ASOCIO F. V. LORENZ Rio-de-Ĵanejro (RJ) – Brazilo

En la eldono 2012 de la “Almanako Lorenz” estas intervjuo kun Alberto Flores sur la paĝoj 157 ĝis 165 kun multaj fotoj el lia vivo.

INTERVUJO KUN BRAZILA SAMIDEANO ALBERTO FLORES

Kiu estas Alberto Flores?

  • Esperantisto (jam de 64 jaroj, 56 kiel instruanto de Esperanto)
  • Spiritisto (parolanto ĉe spiritismaj societoj)
  • Emerita Inĝeniero pri Metalurgio (dum 35 jaroj, laboris ĉe CSN Siderurgia Brazila Kompanio V. Redonda – R)
  • Eks Universitata Profesoro pri Mineralogio, Geologio, Plibonigado de Ercoj – ĉe Metalurgia Inĝeniera Altlernejo – UFF – Volta Redonda (Rio de Janeiro – BR)
  • Eks Universitata Profesoro pri Paleontologio – ĉe Filozofia Fakultato (FERP) – Volta Redonda.

Kiam, kie kaj kial vi esperantistiĝis?

Kiam: En la jaro 1947. Kie: ĉe Esperantista Societo de Porto Alegre – RS. Kial: Pro la bela idealo de frateco, amikeco kaj paco de Esperanto. Ili kaptis min.

Kion signifas Esperanto en via vivo?

Esperanto estas parto de mia ĉiutaga vivo; ĝi estas mia amata okupo; ĉiutage mi legas, skribas, relernas kaj praktikas la lingvon.

Kiom da Universalaj Kongresoj de Esperanto vi parto-prenis kaj kiu estis la plej memorinda?

Mia unua UKE estis la 43ª, kiu okazis en 1958 – Mainz (Mogúncia) – Germanio. Tiam mi loĝadis (dum 1 jaro) en Germanio. Dum la UKE mi konis Ivo Lapenna, Edmond Privat, Ludoviko C. Zaleski Zamenhof (nepo de D-ro L.L. Zamenhof) kaj aliaj gravuloj de la Esperantista Movado. La tagoj de la Kongreso estis tre agrablaj, feliĉegaj kaj neforgeseblaj por mi. Mi partoprenis ankaŭ en la 66ª UKE – 1961 – Brazilja.

Ĉu vi multe instruis la lingvon internacian?

Jes. Mi jam okazigis diversajn E-Kursojn ĉe spiritis maj societoj, lernejoj kaj de 14 jaroj mi instruas E-n por maljunuloj ĉe “Centro por Plibonigi la Sanon de Maljunuloj”, de la Asocio de Emeritoj kaj Pensiuloj” de la urbo Volta Redonda – R¬.

Kia estas via sperto pri instruo de Esperanto por maljunuloj? Kiun metodon vi uzis?

La geaĝuloj ĉiam sindone lernas E-n, ĉar ili sentas ke Esperanto estas tre valora okupa kultura terapio, kun nobla kaj bela idealo. En la kurso la gelernantoj kunfratiøas, amikiĝas kaj vivas tre agrablaj horoj. La metodo kiun mi uzas kiel apogilo estas “Curso Básico de Esperanto” de Sylla Chaves; sed mi ankaŭ aldonas al la gelernantoj multajn aliajn informojn kaj klarigojn.

Ĉu vi gardas saŭdadon pri la esperantista movado de via juneco?

Mi estas nun 88-jarulo; kompreneble mi sentas saŭdadon de mia feliĉa juneco kaj de la kunvivado kun multaj tre estimataj amikoj kaj samideanoj, idealistoj kaj revemaj kiel mi.

Saŭdado[1] estas Esperantigo de la portugala kaj galega vorto saudade, kies signifo similas al “nostalgia sopiro”, “milda malgajo” aŭ “rememoro al mankanta ĝojo”.

Krom Zamenhof, diru tri nomojn de esperantistoj, kiujn vi gardas en la fundo de via koro.

En Porto Alegre – RS: S-ro Ary Zamora (UEA/SAT delegito. Mia bopatro); Pastro Jozefo N. Machado S.J. – kiu varbis min por Esperanto; Generalo Wanderly F. Gonçalves – Poligloto, idealisto, profesoro ĉe Militista Lernejo. Tre klera esperantisto. En Rio-de-Ĵanejro: Iŝmael G. Braga – spiritisto, verkisto, vortaristo, gramatikisto, oratoro; D-ro Braz Cosenza (eldonisto, kooperativisto); Délio Pereira de Souza (eldonisto, verkisto, fondinto de Lorenz).

Ĉu vi havas ian kuriozaĵon okazinta kun vi en la Esperantista Movado?

Kiam mi unuafoje vizitis la UEA delegito Ary Zamora, en Porto Alegre – RS por peti informojn pri Esperanto, mi konis lian simpatian filinon, fraŭlino Clecy Zamora; ŝi tiam jam konis tre bone Esperanton. Mi ĉiam revizitadis la patron, sed mia æefa intenco estis revidi la filinon! Je la 8ª de julio, 1949, ŝi fariĝis mia edzino! Ĝis nun, post 62 jaroj de nia feliĉa geedziĝo, ŝi ankoraŭ estas mia amatino, mia garda anĝelo kaj mia ĝemela animo.

Kiam kaj kial Spiritismo eniris en vian vivon?

Mi estas preskaŭ denaska spiritisto, ĉar tia estis mia kara patrino. En nia hejmo estis multe da spiritismaj libroj kaj revuoj. Do, de longe mi komencis legi, kaj ankoraŭ legas, verkojn pri la Spiritisma Doktrino kaj pri la historio de Kristanismo.

Kiun spiritisman libron vi rekomendas al niaj legantoj?

Tre malfacila afero! Estas tiu libreto “Kristana Agendo” (Spirita aŭtoro: André Luiz).

Parte legebla en kristana-spiritismo.blogspot.com

Al mi tre plaĉas la verkoj de Léon Denis. Por ne spiritistoj kaj komencantoj mi rekomendas legi “Kio estas Spiritismo”, de Allan Kardec – traduko el la franca lingvo de L.C. Porto Carreiro Neto kaj Ismael Gomes Braga (FEB).

Kion Spiritismo signifas en via vivo?

Spiritismo kaj esperanto estas nun miaj ĉefaj okupoj. Mi ne eblas imagi mian vivon sen ili. La ideo kaj la idealoj de ambaý kompletiĝas kaj plenigas mian vivon.

Kial vi longe apogas la agadon de Eldonejo Lorenz?

Eldonejo Lorenz estas la konkretigo de la revo de multaj esperantistoj-spiritistoj: disvastigi Evangelion kaj Spiritismon tra la mondo pere de Esperanto. Sankta kaj utila afero. Bona por Spiritismo, kaj bona por Esperanto, ĝi ĝojigas nian koron kaj ĝi estas nia orgojlo. Mi apogis, apogas, kaj ĉiam apogos la agadon de la Eldonejo Lorenz. (Mi konis persone F.V. Lorenz, afabla homo, simpla, modesta, erudicia genia poligloto, spiritisto, mediumo, poeto, verkisto, praktika kuracisto, instruisto en elementa lernejo.

Viaj lastaj vortoj por ĉiuj fratoj en humaneco.

Ni havu esperon kaj estu kuraĝaj. La bonaj ideoj ĉiam venkas. Nia spiritisma-esperantista laboro helpas la progreson de la homaro. La estonta pli bona mondo dependas de nia nuna agado. Dio fidas je ni kaj ni devas fari nian parton. Pacon al vi!

RAPIDAJ PENSOJ:

JESUO: Estas preskaý nekredeble ke li æion faris dum tiom mallonga tempo! Nur supera Spirito tion kapablas.

FRANCISCO CÂNDIDO XAVIER: Sanktulo. Vera trans homa animo. Vera bonfarinto al la Homaro.

ESPERANTISTA MOVADO: Konkretiøo de antikva paca kaj frateca revo de la Homaro.

FAMILIO: Nepre necesa institucio por altigi la homojn el la barbareco.

ALLAN KARDEC: Vera altruisto, inspirita granda koro, bonfarinto al la Homaro.

HOMO: Keitaĵo de Dio destinata al konstanta evoluo øis la ebla perfekteco.

LA LIBRO DE LA SPIRITOJ: Donaco de la Spiritisma Mondo por helpi la spiritan progreson de la Homaro.