Viva Esperanto-kulturo en Zamenhofparko Berlino Lichtenberg

Rerigardo al jubileo

La fotojn bonvolu rigardi en la germana versio!

10 jaroj Zamenhofparko – la jubilea aranĝo la 9-an de aŭgusto logis preskaŭ 50 homojn posttagmeze al la ekspozicimalfermo en la Urbodomo Lichtenberg, 20 al la posta kvartala promeno al lokoj de Esperanto-kulturo en Lichtenberg kaj ĉirkaŭ 100 vespere al muziko kaj Esperanto-literaturo en la Zamenhofparkon.

Internacie ni invitis en la grandaj Eperanto-gazetoj Revuo Esperanto, La Ondo de Esperanto kaj Esperanto aktuell kaj regione en gazetoj de la berlina distrikto Lichtenberg (Berliner Abendblatt – Berlina Vesperfolio, Berliner Woche – Berlina Semajno, Tagesspiegel Lichtenberg – Taga Spegulo Lichtenberg).

Esperanto-Ligo Berlino preparis tiun ĉi eventon kune aganta kun Muzeo Lichtenberg kaj Stadtteilkoordination Lichtenberg Mitte (Urbparta Kunordigo Lichtenberg Mezo), kaj ĉiuj tri informis pri ĝi en siaj retpaĝoj.

Kelkaj gastoj el en- kaj eksterlando estis speciale invititaj.

Kiu atente rigardas la 12 tabulojn de la ekspozicio en la koridoro de la 1-a etaĝo de Urbodomo Lichtenberg, komprenas, kial tiu ĉi jubileo ne nur interesis Esperanto-parolantojn en Lichtenberg.

La nomo Zamenhof staras laŭ Berit Müller en la gazeto Berliner Woche (Berlina Semajno) por „la historio de revo, kiu devenis de la deziro al paco kaj popola interkompreniĝo“. La germanlingva ekspozicio pri Esperanto-kulturo en Lichtenberg, la kulturaj kontribuoj al la jubileo kaj la interparoladoj kun la gastoj, alvojaĝitaj el Italio, Nederlando, Francio, Pollando kaj Ruslando montris, ke Zamenhof ne nur estis revanto kaj viziulo, sed ankaŭ realisto, ke Esperanto kiel lingvo de interkompreniĝo hodiaŭ funkcias kaj ke la Esperanto-kulturo estas realaĵo en Eŭropo kaj en la mondo.

La ekspozicio en Urbodomo Lichtenberg

Memkompreneble ankaŭ la interesuloj pri regiona historio profitis. La unua ekspozicia tabulo montras, ke la estiĝo de la Zamenhofparko historie rilatas al la limfosaĵo de Friedrichsfelde Lichtenberg, akvofosaĵo, kiu estis la natura limo inter la komunumoj Lichtenberg kaj Friedrichsfelde. Hodiaŭ ĝia posteulo estas pluvakva kanalo sub la stratoj Rosenfelder Straße, Einbecker Straße kaj Marie-Curie-Allee al la lago Rummelsburger See.

Kiamaniere la tereno ŝanĝiĝis, kaj kiel estis aliaranĝita la bela malgranda parko dum la 1990-aj jaroj al la hodiaŭa stato, ilustras fotoj el la Muzeo Lichtenberg kaj planoj de la Oficejo por Verdaj Areoj de Lichtenberg.

La muzea teamo ĉirkaŭ direktoro d-ro Thomas Thiele kaj sinjoro Pegelow de Oficejo pri Stratoj kaj Verdaj Areoj de la distrikto grave kontribuis al la ekesto de la ekspozicio kaj al la sukceso de la tuta aranĝo.

La ideo naskiĝis en interparolado kun d-ro Thiele okaze de la transdono de Jubilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio „Esperanto – Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio – 111 jaroj“ antaŭ du jaroj.

Aktuale la Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio estas membroorganizo en la FAS Kiezspinne (kvartala unuiĝo) kaj renkontiĝas en diversaj Esperanto-kulturaranĝoj en Oranĝerio (Najbareca domo por ĉiuj generacioj), en kiuj precipe estas flegataj la rilatoj al la Esperanto-klubo en Szczecin (Pollando).

La ekspozicio rerigardas al la Esperanto-vivo en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj en Esperantodomo, Einbecker Straße, kie la Germana Esperanto-Junularo, la Esperanto-Ligo Berlino kaj la Germana Esperanto-Asocio havis iliajn sidejojn ĝis 2015 kaj kie uzeblis Esperanto-biblioteko kaj Esperanto-arkivo. Kelkaj interesaj gastoj kiel la aŭstralia Esperanto-aŭtoro Trevor Steele kaj la nepala montargvidanto Bharat Kumar Ghimire estas prezentataj.

Johann Pachter kaj Peter Kühnel, agintaj en la Esperanto-domo kaj sin engaĝintaj en 2008/2009 por la nomo Zamenhofparko kunorganizis ankaŭ la jubileon. Christiane Altrogge, kiu siatempe zorgis pri la biblioteko, ankaŭ ĉeestis.

Esperanto-geamikoj, kunaranĝintaj la Esperanto-vivon en Kulturliga klubo Frankfurter Allee 285 dum la 1960-aj ĝis 1990-aj jaroj, kunlaboris en ekesto de la ekspozicio. Iliaj rememoroj estis fiksitaj en ĝi. Renate Berndt, kiu kune kun sia edzo Dieter gvidis la unuajn kursojn post nuligo de la Esperanto-malpermeso en 1961 kaj fondo de Esperanto-laborgrupoj en Germana Kulturligo en 1965 poste instalis la lichtenbergan grupon en 1968, ĝojas dum la jubileo pri la viveco de la Esperanto-kulturo en Lichtenberg, Tiutempe ili pro la aparta proksimo de la edzo al la ĉeĥa kulturo precipe flegis intimajn amikajn rilatojn al la Esperanto-klubo en Pardubice (Ĉeĥio). Pri tio ankaŭ Hartmut Mittag, Achim Meinel kaj lia edzino Karsta volonte rememoras. Krome Achim Meinel scias pri aktiveco de la fervojistaj esperantistoj en la grupo. Li mem poste estis de 2006 ĝis 2016 prezidanto de Germanaj Fervojistaj Eperantistoj en Bahnsozialwerk (BSW – Fervoja Sociala Agado).

La ĝis nun plej granda Esperanto-evento en Lichtenberg – la Germana-Dana-Pola Esperanto-Kongreso en 2012 memkompreneble havas sian lokon en la ekspozicio kun artistoj, prelegprogramo kaj la temo: „Partneroj en Eŭropo“. Ĉefaj kongreslokoj estis Oranĝerio kaj Max-Taut-Aŭlo.

Ankaŭ membroj de la Asocio pri Interlingvistiko ĉeestis en jubileo. Tiu ĉi lingvistika organizaĵo, fondita en 1991 en Berlino, esploras la internacian komunikadon, speciale la strukturon kaj funkciadon de Esperanto. En 2019 ĝi unuafoje kunvenis en Lichtenberg – en la moderna Junulara Gastejo Berlino-Ostkreuz

La ĉijara kunveno kun la temo „Internaciaj lingvoj kaj internaciaj konfliktoj“ okazos ankaŭ tie. En la ekspozicio estas prezentataj kelkaj konataj membroj, ekzemple magistro Bernhard Tuider, bibliotekisto, gvidanta la teamon, kiu prizorgas la Kolekton de Planlingvoj kaj la Esperanto-muzeon de Aŭstria Nacia Bibliotheko en Vieno.

Giselastraße kiel loko de Esperanto-kulturo eniris la ekspozicion. Tie en 1996 estis fondita eldonejo Mondial, en kiu en 1999 estis pubikigita la „Faŭsto“ de Goethe en Esperanto. La eldonisto kaj aŭtoro Ulrich Becker kaj la ampleksa libroproduktado de la eldonejo en Berlino kaj Novjorko estas prezentata, sed ankaŭ la diverseco de publikaĵoj de la Laborgrupo GDREA, kiu en Giselastraße okupiĝis pri historio de la GDR-Esperanto-asocio.

Andries Hovinga, alvojaĝita el Leeuwarden, urbo kun Zamenhofparko, ĝoje rimarkis, ke unu ekspozicia tabulo estis dediĉita al lia urbo kaj al la Zamenhofparko tie, krome ĝi metas mezen de atento la muzikgrupon Kajto kaj la verkiston Johano Strasser, kiuj havas radikojn en Leeuwarden.

La eldonejo Sezonoj kun la gazeto „La Ondo de Esperanto“ kaj la aŭtora kaj eldonista paro Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka , pasintjare prezentinta sian laste aperintan libron en Oranĝerio, reprezentas Esperanto-kulturon en la partnera urbo de Lichtenberg Kaliningrado. Ili en la ekspozicio same troveblas kiel la rilatoj al la Esperanto-klubo en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof, kie la Kulturcentro Ludoviko Zamenhof kaj la antaŭnelonge sur lia vojo al lernejo starigita statuo de la juna Zamenhof vekas intereson.

La fascineco de la lingvo Esperanto, estas kompreneteble, se oni rigardas la tabulon, donantan enrigardojn en la strukturon de la lingvo kun ekzemploj.

Ĉion tion prilumis la ekspozicia aŭtoro Fritz Wollenberg en sia enkonduka prelego.

Ekspozicia Malfermo

En la gazetarkomuniko de la Distrikta Oficejo Lichtenberg legeblas: „…Komunikado estas baza pilastro de la paco“.

La urbestro de Lichtenberg Michael Grunst memorigis en sia salutvorto dum la ekspozicimalfermo kaj en sia parolado vespere post malkovro de la nova informtabulo en Zamenhofparko pri tio, ke antaŭ 30 jaroj – en 1989 – Miĥail Gorbaĉov parolis pri komuna domo Eŭropo, kaj li eksplikis: „Esperanto ja ankoraŭ estas juna lingvo… kaj la ideo, malantaŭ ĝi – lingvo por popolinterkompreniĝo – ja estas elstara ideo… Mi kredas, ke ni komune ankoraŭ devas fari multon, kaj en tio Esperanto eĉ estas unu paŝon antaŭ ni… Ĉi-tiun domon Eŭropo ni devas ankoraŭ konstrui. En tio Esperanto eble povas ludi gravan rolon dum la venontaj jaroj kaj jardekoj, ĉar mi pensas: Eŭropo etendiĝas de Ruslando ĝis Anglio, kaj tiurilate mi memkompreneble esperas, ke la baza ideo, ke liberaj homoj sen limoj feliĉiĝos en Eŭropo, ke en tio ni ankoraŭ sukcesos.”

Ronald Schindler, prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino, invitis por pentekosto 2020 al Transponta Kongreso de germanaj, polaj kaj fervojistaj esperantistoj en sia hejmurbo Frankfurto ĉe Odro kaj Słubice, kaj salutis pluajn interesajn gastojn, tiel prof. Francesco Maurelli, komitatano de UEA, kaj Nils Brinkmann, estrarano de GEA. Aparte kore estis salutita prof. Jürgen Hofmann. Li en 2009 kiel prezidanto de la Kulturkomisiono en La Distrikta Parlamento de Lichtenberg rekomendis la nomon Zamenhofparko.

Prezenton de filmo en Konsilantara Salonego pri la inaŭguro de Zamenhofparko en 2009  preparis la teamo de la muzeo.

Georgo Handzlik, Esperanto-kantofaristo el Bielsko-Biała (Pollando), alvojaĝita kune kun sia edzino Vinjo, jam dum ekspozicimalfermo kantis forte aplaŭdita.

Post malfermo, rigardado kaj interparoladoj en la ekspozicia koridoro ni ne nur promenis al lokoj priskribitaj en la ekspozicio, sed ankaŭ al aliaj, ekzemple la Egon-Erwin-Kisch-biblioteko, kie koncertis la Esperanto-kantisto kaj –aŭtoro Mikaelo Bronstejn, la preĝejo Sankta Mauricio, kie okazis Sankta Meso en Esperanto kun Bernhard Eichkorn en 2012 kaj la lichtenbergaj restoracioj, en kiuj kunvenis Plenbushe.

Muzikaĵoj, literaturaĵoj kaj malkovro de montrokesto en Zamenhofparko.

Por la vespera programo la Stadtteilkoordination (Urbparta Kunordigado) jam instalis du pavilonojn sur la herbejo en Zamenhofparko. Sub unu riceveblis trinkaĵoj kaj manĝaĵetoj. Per ĉampano, suko, kuko kaj tirharmonika muziko la gevizitantoj estis akceptitaj. Sub la alia baldaŭ eksonis akordiona muziko kaj je programmalfermo sin prezentis Encarna Teruel kaj Fritz Wollenberg, kiuj gvidis tra la programo.

La doktorino de psikologio kaj la pedagogo kaj urbogvidanto jam lernis Esperanton en aĝo de 17 respektive 18  jaroj kaj entreprenis unuan vojaĝon de Hispanio al Danlando respektive de Orienta Berlino al Hungario por eniri Esperantujon.

Interparolante alterne german- kaj Esperantlingve ili prezentis la elpaŝantojn. Hartmut Mittag regas Esperanton samkiel siajn muzikinstrumentojn. Lia bonhumura tirharmonika muziko ankaŭ adiaŭis la lastajn vizitantojn.

Alexander Danko, lerninto ĉe la Rachmaninow-konservatorio en Rostow ĉe Don, vivanta ekde 1995 en Berlino, per sia akordiona muziko vigligis la publikon.

Apud prof. Hofmann estis aplaŭde akceptita grava agantino de 2009, la tiutempa urbestrino de Lichtenberg Christina Emmrich, kiu komune kun la pola Ambasada Konsilisto Piotr Golema antaŭ 10 jaroj malkovris la parkŝildon.

Nun la lichtenberga urbestro Michael Grunst kaj la pola ambasadoro prof. d-ro Andrzej Przyłębski, kies partopreno en la jubileo aparte ĝojigis la publikon, estis petitaj, malkovri la novan montrokeston kun informtabulo pri la parko, Zamenhof kaj Esperanto. Audiĝis la melodio de la eŭropa himno kaj videbliĝis la informtabulo. Multaj homoj vespere atente rigardis ĝin.

Ambasadoro Andrzej Przyłębski laŭ deziro de ĉeestantoj paroladis. Li klarigis, ke li ĉeestas, ĉar Zamenhof estis pola civitano kaj ĉar dum antaŭnelonga prelego en Eberswalde li respondis al la demando, kiam ni atingos eŭropan identecon: „Devas esti efektivigitaj du kondiĉoj: Devas ekzisti komuna libro pri la historio de Eŭropo por ĉiuj lernantoj en Eŭropo. Kaj due: Devas esti lernata komuna lingvo. Kaj tio nur povas esti Esperanto.“

Li opinias, ke post la Briteliro ne plu ekzistas kaŭzo, havi la anglan, kiu memkompreneble restas mondlingvo, kiel eŭropan lingvon kaj proponis: „Ni devus jam en la dua klaso de baza lernejo komenci, lerni Esperanton. Tio vere estas tre facila lingvo, kiun mi kiel 15-jarulo jam post unu jaro regis. Sed tio estis antaŭ 45 jaroj, kaj mi jam forgesis ĝin. Sed mi kredas, ke jam post unu jaro mi kapablas regi ĝin kaj volonte prelegus dum la kongreso en Frankfurto ĉe Odro pri avantaĝoj de Esperanto kiel eŭropa lingvo.“

Pro ĉi-tiuj vortoj en la berlina Zamenhofparko li ricevis multe da aplaŭdo.

Laŭprograme sekvis Georgo Handzlik per la kanto „Mi volas danki vin, sinjoro Ludoviko“, omaĝo al Zamenhof. Liaj sekvaj kantoj, mem komponitaj kaj tekstitaj satire prikantas kelkajn fenomenojn de Esperanta vivo.

La aktorino Wera Blanke, konata en Esperantujo ankaŭ per siaj laboroj pri terminologio, voĉlegis poste aŭtobiografian tekston de Lena Karpunina, vivinta kiel infano en Duŝanbeo (Taĝikio.), veninta komence de 1990-aj jaroj al Berlino, ĉi-tie edziniĝinta, fariĝis konata per siaj rakontoj,kreitaj  origine en Esperanto

La sekva Esperanto-kantisto Stephan Schneider (Stefo) el Berlino estis anoncita kiel majstro de mallaŭtaj sonoj, kiu prikantas homrilatojn, precipe la amon. Ankaŭ li estas kantofaristo.

La profundsenca verso „Sorĉa vergo“ de la germana poeto Joseph von Eichendorff, deklamita de Wera Blanke, estis transiro al la koncerto de la muzikgrupo QUERBEET (KLEZMER & Plu). Rilatas al la orientjuda fono de la vivo de Zamenhof. Nia Esperanto-amiko Peter Bäß, la kantanta kaj gitarludanta emeritita pastro, kunmuzikis.

Ligita al Esperanto jam delonge estas Gesine Lötzsch, membro de Deutscher Bundestag (Germana Federacia Parlamento). Ankaŭ ŝin ni salutis kiel gasto.

La malgranda bela parko kun sia ĝardenarkitekta kulmino, la rondelo, ĉirkaŭita de rozujoj, travivis premieron kun ĉi-tiu muzike-literatura aranĝo, ligita kun interparola kulturo. Ĝi ebliĝis pro la sukcesa kunagado de multaj agantoj kaj la financa subteno el la Kiezfonds (Kvartala Fonduso). Unu instigo por la Verdaĵ-oficejo venis de fizika handikapulo. Ĉe la ŝtupoj al la rondelo mankas balustrado.

Andries Hovinga el Leeuwarden resumis ĉe fejsbuko: „Estis belega tago. Mi sentis min tre bonvena.“

Restas ankoraŭ portempe la ekspozicio „10 jaroj Zamenhofparko“ en la Urbodomo Lichtenberg, Möllendorffstraße 6, kiu ankoraŭ rigardeblas ĝis la 6-a de septembro kaj la memorfotoj pri la evento.

Fritz Wollenberg

This entry was posted in Vortrag, Fest, Konzert, Esperanto-Haus, Zamenhof-Parko and tagged , , . Bookmark the permalink.