Zamenhoffesto 2023

La nova urbogvidilo „De Aleksandra Placo al Marx-Engels-Forumo” aperos en novembro

Jam denove esperantistoj el Berlino kaj Brandenburgio invitis al Zamenhoffesto, kiu okazis la 2-an de decembro 2023 en la jam tre tradicia renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne („kvartala araneo“). Estas bona afero koni la ejon kaj la tie laborantajn homojn.

La preparoj de la aranĝo daŭris, sed finfine la programo pretis. Pro eraro ni jam invitis al la 25-a de novembro, sed ni povis revidi la daton, do venis 40 personoj al nia Zamenhoffesto, ĉu dum la tuta aranĝo aŭ nur dum horo. Inter ili estis ankaŭ estis 10 geamikoj el Szczecin. Ankaŭ ni tre ĝojis pri la partopreno de samideanoj el Magdeburg kaj Halle, kiuj alvenis aventure per trajno.

La festo estis bela fino por la jaro 2023. Ni bone celebris la naskiĝdaton de la kreinto de la internacia lingvo Esperanto. Samtempe ja ankaŭ tiu tempo estas dediĉita al la Esperanto-libro, pro tio ne nur funkciadis la tradicia libroservo de Johano Pachter dum la tuta tempo de la aranĝo, sed ankaŭ estis prezentitaj diversaj libroj. Inter tiuj troviĝis la gvidlibroj pri regionoj en Berlino, kies verkisto estas Fritz Wollenberg.  Ronald Schindler prezentis la librojn de Helga Plötner, kiu ĉiukajere prezentis 16 famajn geesperantistojn per desegnitaj portretoj kaj tekstoj pri ties vivo kaj meritoj.

La festprelegeton prezentis Philipp Sonntag, kiu kiel kasisto ĉifoje ne prelegis pri mono, sed pri «Maltrankvilaj tempoj – kun kontempla Esperanto», ligita kun enketo por la partoprenantoj. Sed ankaŭ estas invititaj ĉiuj aliaj, kiuj deziras plivigligi la Esperanto-vivon en Berlino, Brandenburgio kaj aliloke.

Ĉiuj ĉeestintoj ĝuis la koncerton der Stefo (Stephan Schneider), kiu prezentis multajn novajn kantojn el sia repertuaro. Bedaŭrinde li ne restis pli longe inter ni.

Margarete Bastian kun helpanto prezentis mallongan teatraĵon kun la nomo «Sur la monto la vento blovas», kiu baziĝas sur popolkanto el Bavario.

Grandan tempospacon niaj geami-koj el Szczecin dediĉis al Wisława Szymborska, pola Nobel-premiita poetino. Krzysztof Łobacz kaj la kunvenintoj prezentis ties vivon kaj diversajn poemojn. Temis pri tre altranga prezentaĵo kaj ĉiuj gajnis grandan aplaŭdon.

Memkompreneble la kutimaj frandaĵoj ne mankis. Okaze de la posttagmeza kafumado eblis gustumi de kristnaskaj kukoj kaj ĉokoladaĵoj. La polaj geamikoj denove kunportis bongustajn bakaĵojn kaj i.a. papavan paston.  Pro financaj aferoj ni ne mendis apartan vespermanĝon de la kunvenejo, tamen ĉiu trovis ion por manĝi kaj trinki. Ulrich Brandenburg, iama prezidanto de Germana Esperanto-Asocio aldonis ĉipsojn kaj oranĝan sukon, kiuj restis de la 100-a Germana Esperanto-Kongreso, okazinta en 2023 en la urbo Brunsvigo. Interesaj memoraĵoj.

Ĉifoje ni organizis pli da tempo por interparoli. Tion deziris la partoprenintoj de la pasintaj Zamenhoffestoj.

Kelkfoje dum la vespero eblis aŭskulti kelkajn kristnaskajn kantojn de la pola kantistino Anna Osmakowicz, prezentita de Roland Schnell.

Cetere la sekvonta Zamenhoffesto jam  okazos la 30-an de novembro 2024 en la sama domo. Do jam notu la daton por certigi vian partoprenon!

Ronaldo

This entry was posted in Zamenhoffest, Lichtenberg, Kiezspinne. Bookmark the permalink.