Accept of the korean group

Peter Kühnel informas, ke li marde tagmeze akceptis la koreiajn gastojn. Ankaü Gerd Bussing cheestis en la CentraBusStacio (ZOB), sed pro alia kunveno li devis foriria antaux la malfruigxanta alveno de la buso de Prago. Estis 7 junuloj  (14 – 17 jarajn) kaj la du instruistinojn de la alternativa lernejo apud Seulo.

Peter helpis per traduko en la tranokteko kaj ili  iris komune al la restoracio Mndoza (?) en Spandauer Damm, kie ili bone kaj abunde manghis.

La loĝejo estas Cheap Hostels en Spandauer Damm 101, 50 m okcidente de S-haltejo Westend.

Post reveno al la hostelo la junuloj, lacaj pro la longa busveturo de Progo Berlinen, ripozis horeton, dum Peter invitis la instruistinojn al kafo kaj kuketo en ghuste la restoracion Anfora, kie okazos la “Esperanto plenbusxs”-kunveno vendrede.

Vespere dum la festo en “Danziger 50” la gastoj prezentis ukulelan koncerton. Mankis chiuj berlinaj E-junuloj sub agho de 55 jaroj! Ankau de estraro de ELB neniu vidighis aü salutis la grupon nek la 50jarighon de la E-grupo en Prenclova Monto. De la Kulturasocio venis du reprezentantoj: la chefino de la domo sinjorino Barbara Schwarz, al kiu ni shuldas tiom mutan dankun pro shia longjara subteno de nia agado, kaj la iama chefino, chirkaü 80jara kaj ne plu tute sana. Malgraü siaj malsanoj shi venis kaj esprimis sian esperon por venontaj 50 bonaj jaroj por nia E-grupo.

Merkrede Fritz Wollenberg kun la grupo vizitas la UFA-Fabrikon en Tempelhof kun la tieaj diversaj projektoj, intersaj ĝuste por tiuj kleraj kaj lernavidaj junuloj koreaj. Ĵaŭde la grupo venos al nia Jhaüda Rondo je 20:00 en Einbecker Straße 36, aü iom pli frue.

Vendredo matene Peter renkontos la grupon je la 10.00a horo en la enirejo dela hostelo por gvidado tra la urbocentro kun historiaj, arkitekturaj kaj urboplanaj aspektoj. Akompanos pola memstara metiisto, kun kiu ni interkonatiĝis hieraŭ hazarde, pro pluvo petveturante duonan kilometron de la restoracio al la hostelo (la junuloj jam estis antaŭirintaj). Li  havas eble 55jarajn kaj lernis Esperanton en aĝo de dek jaroj, sed forgesis preskaŭ ĉion, char li hieraŭ unuan fojon en sia vivo renkontis esperantistojn.

Spontanee li proponis urbogvidadon kaj helpon kaj do decidis en vendredo aliĝi al nia grupo.

Pri Ĵaŭda rondo Gerd Bussing raportis:

Lastĵaŭde la bibliotekejo estis preskaŭ tro malgranda por la venintoj! Bonŝance vizitis la rondon ne nur niaj koreaj geamikoj, sed ankaŭ pluraj berlinanoj – plus samideano Tim el Usono.

Ni povis en gaja rondo i.a. spekti filmon pri la laboro de la alternativa (ŝtate ne subtenata) lernejo, kiun la junuloj frekventas. Aparte imponis la klereco kaj kompetentenco la gvidantino/instruistino Ana Sonĝanta. Ni eksciis, ke Esperanto estas ĉe ili nur unu el la fakoj, kiujn la lernantoj povas libere elekti. Ili estas instruataj sen lernolibro kaj nur unufoje semajne, kaj nur de duona jaro. Tamen kelkaj de la knaboj povas jam iom paroli kaj certe pli komprenis ol ŝajnis unuavide.

En la Zamenhof-parko ili lerte prezentis al ni korean batalludon kun lignaj stangoj.

Aparte plaĉis al mi la legere-junuleca kaj samtempe disciplinita, atentema kondutmaniero de la grupo.

Kaj aŭdinte la fluan parolon de ĉarma Ana sonĝanta, neniu plu povas rakonti al mi, ke asianoj ne kapablas lerni Esperanton eŭropnivele.

Elkoran dankon al Ana kaj ŝiaj simpatiaj disĉiploj! Ni ne forgesos vin.

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Berlin, Plenbuŝe, Lichtenberg, Esperanto-Haus, Neuigkeiten, Uncategorized. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *