(Deutsch) 7. Zamenhofbrunch

Ankaŭ en la 2015a jaro denove okazos la Zamenhofa matenmanĝo en Berlino. Zamenhof naskiĝis je la 15a de Decembro 1859. Tial berlinaj Esperantistoj okazigas ekde 2009 je dimanĉo proksimume ĉe tiu dato la Zamenhofan matentagmanĝon, malfermitan renkontiĝon por babili kaj reciproka konatiĝo de Esperantistoj kaj interesitoj.

En tiu ĉi jaro la Zamenhofa matentagmanĝo okazos en la restoracio kaj ŝiŝaejo Al Hambra en Prenclova monto:

Al Hambra
Raumerstraße 16
10437 Berlin

Ekde la 10a horo ĝis almenaŭ la 15a horo
(Mapo ĉe Guglo)

Al Hambra ofertas matentagmanĝan bufedon kontraŭ 9,50 eŭroj, parte vegetarana. Ne estas devigo partopreni la bufedon. 😉

This entry was posted in Fest, Berlin, Neuigkeiten, Termin. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *