koncerto pro advento

La filmeto pri la festa kunveno kun koncerto. En reduktita kvalito pro la limigoj de nia retejo. Post perfektigo eblus per YouTube, sed tie jam estas multaj malbonkvalitaj filmetoj pri Esperanto….. Tamen la malperfekta versio iomete varbas

Aŭtuno Trautenaustrato

Ekde la minuto 1:40 Simone Nauck kantas la famkonatan italan kanzonon “O Sole mio” en la versio de Karl Vanselow. Estas unu el diversaj versioj de la teksto en Esperanto.

Karl Vanselow estis aktiva Membro de la Esperanto-vivo en Berlin tuj post la Dua Mondmilito. Estas multaj mencioj pri li kaj liaj aktivecoj en Berlino. La verkisto Jean Forge, ankaŭ ligita kun Charlottenburg, nomis lin “nia verda trobadoro” en nekrologo marto 1960 en Pola Esperantisto . Vanselow mortis 1959 post kristnasko († 28a de Dezembro 1959) in Berlin-Schöneberg.

Ravas la suno en la ruĝ’ vespera,
antaŭ ol ĝi for en la nokton iras.
Kiu ĝin vidas, tiu ĝin admiras
pro ĝia belo reva supertera.

Nur unu suno
min ravas pli,
la sun’ plej bela
ja estas vi,
nur vi, nur sole vi,
estu ĉiama
suno por mi.

II.
Pasos la nokto, kaj post gia fuĝo
la suno ree lumos de l’ ĉielo.
Ĝi ravos nin per admirinda belo
en plena pompo de l’ matena ruĝo.

Nur unu suno
min ravos pli,
la plej radia
sun’ estas vi,
nur vi, nur sole vi,
estu la sun’
la sun’ por mi.

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Zamenhoffest, Konzert, Berlin, Lietzensee, Senioren and tagged , , , . Bookmark the permalink.