Prelego de Prof. Dr. Jorge Antonio Leoni de León
Ĵaŭdon, la 8an de Marto 2018, 18:00 h -20:00 h, Salono 2249a
Unter den Linden 6, 10117 Berlin-Mitte
Esperanto en Kostariko: Akademia evoluo de la Lingvo Internacia
Esperanto atingis Kostarikon komence de la 20-a jarcento. Jam de tiam la Lingvo Internacia estis forte ligita ne nur al alternativaj mondvizioj, kompreneblaj ene de naciaj sentoj por memregado kaj sendependenco, sed ankaŭ al pioniraj kaj avangardaj lingvistikaj esploroj, sen kiuj ne eblus kompreni la nuntempajn lingvistikajn tendencojn en Kostariko. Post longa paŭzo, kie elstaras la vizito de Tibor Sekelj, la kostarika Movado ariĝis denove komence de la 90–aj jaroj ĉirkaŭ grupo naskiĝinta en la Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo de la Universitato de Kostariko. Tiu ĉi fakto markis la sekvan evoluon de Esperanto en Kostariko: de tiam ĝi estas forte ligita al la naturo de la akademia vivo kaj la rekono de la Lingvo Internacia far’ oficialaj universitataj instancoj estas alta. La avantaĝoj estas grandaj por Esperantoparolantoj laborantaj en la universitato, sed la kreskado de la nombro de Esperantistoj estas malgranda. Jam de 25 jaroj ekzistas oficiala kurso pri Esperanto en tiu fako; ĝi konas malsamajn sukcesojn de jaro al jaro, sed ĝi estas populara kaj helpas al prestiĝo de la Lingvo Internacia ene de la studentaro. En 2016 mi oficiale instruis ĝin; sed anstataŭ nur limigi min al gramatikaj ekzercoj, mi decidis alfronti la kurson en tri aspektoj: gramatika, movada kaj sperta. En mia prezento mi detalos la lastajn, kiuj estis kernaj en la sukceso de la kurso.


La memorŝtono, kiu ĝis nun estis la sola indiko al la nomdonanto, restu. Aktuale komence de februaro 2018 ĝi troviĝas meze en la konstrulaboroj.
Invitis »Jüdische Volkshochschule der Jüdischen Gemeinde zu Berlin« (juda altlernejo de la juda komunumo de Berlin) . S-ro Hans Moser de la
LILIANA RUTH FEIERSTEIN, naskiĝis en argentinio kaj estas profesorino por »transkultua historo de la juda kulturo« en la »Institut für Kulturwissenschaft« de la Humboldt-Universitato de Berlino kaj en la »Selma Stern Zentrum« por judaj studoj en Berlino kaj Brandenburgio. Ŝi esploras pri juda kulturo kaj literaturo en la romanlingvaj landoj, teorioj de diasporo kaj judaj utopioj.


