Der Heimatverein Werder plant eine Präsentation zum Leben von Karl Vanselow, der von 1910 bis 1914 die Villa Johanna direkt am Zernsee bewohnt hat.
18. Juni 2013 um 19:30 im Schützenhaus
Der Heimatverein Werder plant eine Präsentation zum Leben von Karl Vanselow, der von 1910 bis 1914 die Villa Johanna direkt am Zernsee bewohnt hat.
18. Juni 2013 um 19:30 im Schützenhaus
Lau mesaĝo en la dissendolisto, la kunveno “Esperanto? Plenbuŝe!” povas festi datrevenon:
Foliumante nian kajereton por trovi lokon por nia venonta renkontiĝo, mi estis ŝokita kaj ne povis kredi miajn okulojn. Perplekse gratinte mian okcipiton kaj puriginte miajn okulvitrojn, mi devis akcepti la veron: Esperanto? Plenbushe! okjariĝas ĝuste en tiu ĉi monato, ĉar la unua renkontiĝo okazis la 24an de septembro 2004.
Jen mia alvoko: venu celebri tiun jubileon en agrabla vjetnama restoracio la dudek okan de septembro je la oka horo vespere. (Lando de la 97-a UK)
U+S-Bhf. Friedrichstraße, Tram M1, 12
Mi petas vian anoncon ĝis merkrede vespere pro rezervo de tablo.
Jen raporteto kaj kelkaj konkludoj:
Kadro:
Laŭ mia impreso resume: baze manĝi kaj trinki kun muziko plus kelkaj malmultaj lernejo-tipaj ofertoj.
Intereso pri la Esperanto-stando:
Lernejaj kondiĉoj
– …
Mia resumeto: Libere disponebla tempo de la cel-grupo ŝajnas al mi pli malgranda ol dum mia lerneja tempo. Multaj lernantoj havas tute traplanitan vivon kaj grandan oferton / devon kaj lernejan kaj eksterlernejan (nur rande: laŭdire estas simila en la universitato pro la Pisa-bachelor-studado, kompare al mia universitata tempo).
Pri la sinteno de la “fakuloj”, en la okuloj de la lernantoj, t.e. la instruistoj kaj gepatroj, mi ne estas certa. En la plej oportuna okazo ili ne rekte kontraŭas (“arte farita lingvo, kiu fiaskis kaj kiun neniu parolas, prefere investu vian tempon en [angla, franca, hispana, ĉina, matematiko, kemio …]”), sed estas neŭtralaj. Sed ja, la nura ekzisto de Esperanto kaj varbado per “lernebla en duona jaro ĝis la kapablo fari simplajn konversaciojn”, subfosas iliajn penojn pri “naturaj lingvoj”. Ĉiu plia lingvo mallarĝigas la disponeblan kukon de lern-preteco (nun la instruistoj de la franca “etluktas” kontraŭ la deziro de multaj gepatroj anstataŭigi la francan per la hispana).
Konkludoj por informado por Esperanto: .. ?
Eine fröhliche Runde war zum fünfjährigen Jubiläum der Esperanto-Runde im Restaurant Arema in Moabit zusammengekommen.
Danziger Str. 50 (Prenzlauer Berg) 19:30
Gravaj lokoj de Esperanto-kulturo en Berlino kaj alie – Vizitantoj estas petataj prezenti post la enkonduko tiujn lokojn de la Esperanto-kulturo, kun bildoj informoj kaj eventuale kun personaj travivaĵoj, kiuj pleje gravas al ili!
“Ĉu vi ŝatas sociajn ludojn? – Wera Blanke ŝatus konatigi vin kun “La ludo de LA NUDA VERO”. Temas pri kartludo, kiu premieris kaj furoris dum aranĝo kadre de la 96a UK en Kopenhago.
„Arkones“ – partoprenintoj prezentas la artistojn kaj iliajn kontribuojn ĉijare elpaŝintajn dum la renoma kultura Esperanto-kulturfestivalo en Poznan.
26. November 2012Vojaĝo sur Nilo – Peter Kühnel raportas pri sia vojaĝo en Egiptio ilustrite per multaj fotoj
propono pri literaturo:
La Faraono – En espoteko aux cxi tie en la reto
10. Dezember 2012
Nia kluba jaro retrospektive – rerigardo kun fotoj videofilmoj kaj aliaj memorigiloj. Ĉiuj vizitantoj estas petataj kontribui kaj kunporti ion por manĝi kaj trinki.
Maĥmut, la tigro de Wedding (en la foto dekstre) persone renkontiĝas la vizitantojn de prime time Theater antaŭ la komenco de la aktuala episodo de “Gutes Wedding Schlechtes Wedding” (Bona Wedding, malbo na Wedding). Li demandas pri gastoj kun specialaj biografioj kaj je la 24-a de aŭgusto li demandis pri “Instruistino el Darmstadt, kiu parolas Esperanton” Ŝi kompreneble estis en la salono kaj ricevis la kutimal ĉokoladon. Spontane la “instruistino el Darmstadt, kiu parolas Esperanton” iĝis parto de la aktuala teatraĵo: En akto, kiu ludas en klasĉambro, ŝi estis menciita denove.
Kiu ĉeestis la legadon pri germana literaturo en Esperanto merkrede, konis la “instruistinon el Darmstadt” Ŝi transprenis spontane kaj sen preparo la legadon de la Esperant-lingva versio.
La mencio ne okazis tute hazarde, ĉar “Mahmut” kutime troviĝas ĉe la enirejo kaj bonvenigas ĉiujn gastojn. Li konis Esperanton, ĉar lia oficiala nomo estas “Oliver Tautorat” kaj li sciis, ke ekzistas virino kun la sama nomo (Ina Tautorat), kiu ludas rolon en Esperanto-organizo.
Oliver Tautorat, eble sen parencaj rilatoj kun la aliaj Tautoratoj, ludas, kiel ĉiu aktoro en prime time Theater diversajn rolojn: la proletan leterportiston Kalle, la haŝiŝema junulon Curly, kaj multaj aliaj laŭ la bezono de la rakonto. Se oni alklakas lian retpaĝon , www.tautorat.com oni senkompate estas sendata al prime time Theater
Prezento de HeineIntereso pri Esperanto ekestas, se oni estas rimarkebla tie, ke ekzistas intereso pri literaturo. Post la legado de la poemo “reĝo Harald Harfargar” la demandoj pri la sorto kaj strukturo de Esperanto venis aŭtomate.
Okaze la “internationales Literaturfestival” estas prezento en Esperanto. Estis la sola prezento de Esperanto dum la festivalo.
4. September 2012, 17:00
Adreso: im Einkaufscenter “Das Schloss”, (Aufzug 3. OG), Grunewaldstr. 3, 12165 Berlin, Stadtplan – Verkehrsverbindungen: U-Bhf Rathaus Steglitz, S-Bhf Steglitz, Bus 170, 186, 188, 282, 283, 284, 285, 380, M48, M82, M85, X83
Philipp Sonntag legas la poemojn:
Kurt Tucholsky: Die Tagung, (germanlingve)
Heinrich Heine: König Harald Harfagar (esperanto)
Tekstoj de Heinrich Heine kaj aliaj germanaj aŭtoroj estis prezentitaj ankaŭ dum la vespero So klingt deutsche Literatur auf Esperanto (Tiele sonas germana literatur en Esperanto)
La legado estas videbla en YouTube.