Alexander Melnikow prelegas en Berlino

D-ro Alexander Melnikow, la konata rusa lingvosciencisto kaj Esperanto-aktivulo, dum prelegvojaĝo en majo venos ankaŭ al Berlino por prelegi pri la temo:

Homo sub Stalin ĝis Putin – viveroj de esperantisto en la tiom malsamaj epokoj

Kiam?

13-an de majo 2019 je 19h30

 Kie?

Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25

Trafikaj ligoj: Metro-stacio Platz der Luftbrücke (U6), bus-haltejo Dudenstraße/Katzbachstraße respektive Monumentenstraße (104, 140)

Alexander Melnikow dum prelego pri metodiko de Esperanto-instruado la 10-an de februaro 2002 en Lega kaj Galeria Kafejo mittendrin en Berlin-Prenzlauer Berg
Foto: Fritz Wollenberg

Aleksandro S. Melnikov naskiĝis en 1951, esperantistiĝis en 1965, profesoris kaj estris katedron de fremdaj lingvoj de teknika universitato, membro de la Akademio de Esperanto, laŭreato de la premio je la nomo de akademiano Paul Ariste (pro kontribuo al interlingvistiko), dum pluraj jaroj –kunlaboranto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Poznana Universitato.

Diplomiĝis fakultate de kemio, poste – pri la angla lingvo, en 1990 doktoriĝis pri teorioj rilataj al internacia planlingvo, en 2004 defendis la unuan kaj, eble, solan en la mondo habilitacian disertacion pri tio, kio ebligas al Esperanto krei, konservi kaj transdoni kulturaĵojn, kia estas lingva personeco de tipa E-kulturano, kiel naskiĝas esperantonimoj, kiujn rimedojn Esperanto havas por estetikeco kaj emocieco de tekstoj ktp.

Aŭtoras centon da sciencaj kaj popularigaj artikoloj kaj dekon da libroj en la rusa kaj Esperanto.

Lian verkon “Gvidlibro tra Esperantio…” (2015) akademiano Carlo Minnaja nomis mejloŝtono de la E-kulturo.

En la movado – klubestro en Rostov-na-Donu (kvinon da jaroj eĉ profesia), SEJM-prezidanto, Ĉefdelegito de UEA en Sovetio ktp. Ekde 1968 (tiam lernejano) instruis Esperanton en diversaj landoj: dum la Bergena UK, kadre de la projekto Indiĝenaj Dialogoj en Nederlando, en NASK (Usono), Barlastono (Britio) k.a., prelegis en dekoj da landoj: de Japanio ĝis Hispanio, de Islando ĝis Aŭstralio.

(laŭ Esperanto in Hamburg)

 

 

This entry was posted in Vortrag and tagged , . Bookmark the permalink.