Alvenis la Bachrich-Apogo

Henryk informis, ke alvenis la pakajxo de la cxijara Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”

Estos prezentita en Zamenhof-Festo.

La Fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kies celo estas subteni kaj pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj, asignis subvenciojn – uzeblajn por akiri librojn aŭ aliajn varojn aĉeteblajn ĉe la Libroservo de UEA – al 9 el la 12 petoj ricevitaj okaze de la ĉi-jara alvoko.

Biblioteka Apogo Bachrich estis starigita de UEA en 2014 danke al la malavara donaco de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich (Venezuelo) kaj ĝi subtenas Esperanto-bibliotekojn kiuj ne ricevas financan subtenon de ŝtata, urba aŭ alia nemovada instanco, kaj kiuj tial riskus ne povi adekvate aktualigi kaj pligrandigi siajn kolektojn.

 

UEA laboras por krei pli kaj pli da similaj ebloj por plifortigi la Esperanto-kulturon kaj subtenas iniciatojn tiudirekten orientitajn.

This entry was posted in UEA, Bachrich-fonduso. Bookmark the permalink.