Zamenhofpark 10 jaroj

De: Johann Pachter
Gesendet: Freitag, 30. November 2018 23:38

Betreff: Ordigo kaj novaj rozoj en Zamenhofpark

En la lasta semajno la gxardenistoj de la Distrikto Berlin-Lichtenberg plantis pliajn novajn rozkreskajxojn, kaj cxi-semajne purigis la Z-parkon de arbfolioj. Entute oni ofte ordigas/purigas la Z-parkon, kaj la nun faritaj laboroj estas iel bona donaco por la baldauxa naskigxtagdatreveno de Zamenhof. La Z-parkon oni nomas “Tor zum Weitlingkitz” kaj la Z-parko estas oficiala komenco de bicikla vojo al Grunewald.
La Zamenhofparko inauxgurita 2009 en Berlin estas la dua (la unua estas en Luewerden/NL) en la mondo. Cxu pripensi okaze de la GEA-PEA-Kongreso 2020 inauxguri Zamenhof- aux Esperantoparkon en Frankfurteto, aux en najbara pola Slubice, aux en ambaux urboj?

Johano Pachter

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Zamenhof-Parko, Verein. Bookmark the permalink.