En la numero 6 de la elektronika revuo »La ondo de Esperanto« estas sur paĝo 36 kaj 37 teksto de la du berlinanoj Elisabeth Schwarzer kaj Pascal Dubourg Glatigny. Ili raportas pri privata kunveno de UEA-membroj en majo 2019 kaj prezentas ideojn por la estonteco.
Parto de la revuo (en PDF) estas atingebla per la reto. La kompletan enhavon nur ricevas la abonantoj, kiuj pagas.
Unuafoje berlinaj individuaj membroj de UEA kunvenis por ekdiskuti tujan estontecon de UEA okaze de la kandidatiĝoj por B-komitataneco 2019-2022.Rekonstrui la fidon de la membraro, kreskigi la Asocion, novan profitan vojon sulki.
Tiuj estas la celoj, kiujn oni aŭdas de la aktualaj kandidatoj al la komitata baloto. Ĉiuj konsentas, sed malmultas la konkretaj proponoj. Por denove forte en-gaĝiĝi en la sorto de la Asocio, la membroj atendas pli da detaloj, malpli da sekretoj. Tial decidis grupeto da individuaj membroj de UEA kunveni private la 8an de majo 2019 en Berlino por diskuti la situacion. Ja ne facilis kunvenigi la membrojn, ĉar ne ekzistas procezoj kiuj ebligas kontakti unu la alian, diskuti en rondo de regione aŭ fakinterese selektita membraro.
Tamen respondis al nia alvoko deko da homoj, laŭtakse ĉirkaŭ triono de la berlina membraro, por pli bone konatiĝi kun la profiloj de la diversaj kandidatoj kaj cerbumi ĉiudirekte por renaskiĝo de la tegmenta asocio de la Esperanto-movado. Aperis timoj pri laŭorda disvolviĝo de la baloto konsekvence de la laborredukto en la CO kaj demando, kial virinoj ne emas engaĝiĝi en la Asocio: efektive ĉiuj kandidatoj estas viroj. Kvankam ĉiuj kandidatoj estas delonge aktivaj en la loka kaj internacia movado, plejmulto de la ĉeestantoj al nia kunveno ne bone aŭ tute ne konis ilin.
Kunleginte la memprezentojn en la revuo Esperanto ni interŝanĝis opiniojn pri la personeco aŭ vojiro de iu aŭ tiu kandidato, sed kiam ni faris la demandon pri iliaj planoj, la respondo malfacilis. Iu volas “regajni la prestiĝon”, “plifortigi la membraron”, “ĝisdatigi la retejon”, “varbi aktivulojn”, “universaligi la Asocion”, “fortigi la fakan agadon”, “trovi eksterajn monfortojn”, “kulturigi Esperantujon”… Ni ja volas ĉion tion, sed de kie venos la mono kaj la forto por realigi la revojn? Ni konstatis, ke neniu kandidato senvualigas sian programon, kaj ke la ĝenerala koncepto kiu helpos al nova impul-so ne estis trovita. Tamen ni, membroj, ne volas atendi pasive la disfalon de la Asocio, ne volas aŭdi nur pri montranĉoj, sed ni volas vidi horizonton, direkton en kiu la Asocio evoluas.
Niavespere aperis grandaj ideoj por adaptigo de la varbado, ekzemple, substrekante la facilan evoluigon de la lingvo al genre neŭtrala lingvo (viro/ino, bovo/virbovo/bovino) aŭ kreante reton de profesiaj servoj kiel tradukado, paralela al la delegita reto, en kiu la laborprenanto povus donaci parton de la pago al UEA. Pri la delegita reto oni multe parolis, ankaŭ sugestis, ke oni modernigu ĝin cele al pli flua interkontakto de esperantistoj aŭ paralele kreu reton de “ambasadoroj de UEA”, kiuj varbu membrojn kaj donacojn kontraŭ makleraĵo. La nesufiĉe uzita kanalo de subvencioj estis ankaŭ priparolita, pensante ke eble oni devus transdoni la taskon al fakaj ekstermovadaj entreprenoj.
Ja nia movado ne estas granda kaj, se enmovade oni ne povas realigi ion necesan – ekzemple, la novan interretan sistemon – oni ne hezitu sin turni al ekstermovadaj firmaoj, en tiu kazo ekzemple en Barato kie la kompetentecoj estas tre altaj. Sed tio ne signifas, ke UEA ĝis nun ne vere kapablis envolvi ĉies kapablojn. Eble oni devus doni pli da reliefo al la novaj aktivuloj, kiuj aperis en la serio de AMO-seminarioj. Sed la kerno de la restarto troviĝas en la necesa rekapitaligo de la Asocio kaj ni ĉiuj konscias, ke sufiĉos nek la donacoj, nek la subvencioj. Sufiĉe ĝenerala sento estis ankaŭ, ke ni ne plu povas permesi al ni la vivkostojn de Roterdamo: uzi spacon por la libroservo en kosta urbocentro estas malŝparo de kapitalo. Aperis propono dividi unuflanke la taskojn de la CO, kiuj post ciferigo de la proceduroj ankaŭ postulos sendube teaman spiriton, sed malmultan spacon. Aliflanke krei iun “kulturan fakon” kiu kunigu libroservon kaj bibliotekon en malmultekosta sed agrabla loko, kie la homoj ĝuos la Esperanto-kulturon, trejniĝos al aktivado kaj se eble ankaŭ iom feriumos. Ekzistas strategioj por memfinanci preskaŭ komplete tian relokiĝon per subvencioj, sed ne nur. Eble finiĝis la tempo de tradiciaj amas-organizaĵoj kaj komenciĝas tiu de aktivado kun plezuro.