Berlinano estas GEA-prezidanto

Fonto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ulrich_Brandenburg

Dum la jarĉefkunveno en Freiburg/Breisgau la membroj de Germana Esperanto-Asocio elektis la berlinanon Ulrich Brandenburg kiel novan prezidanton.

La antaŭa prezidanto Sebastian Kirf deklaris sian demision pro sanaj kialoj.

Pri la nova prezidanto estas gazetara informo (germanlingve) en regiona informilo.

Ulrich Brandenburg loĝas de kelkaj jaroj en Berlin kaj prezentis komence de junio en Danziger50 la kongreslandon Portugalio (UK2018),  kie lie servis kiel ambasadoro de la Federacia Respubliko de Germanio,

 

 

This entry was posted in Berlin, Deutscher Esperanto-Bund. Bookmark the permalink.

3 Responses to Berlinano estas GEA-prezidanto

  1. Ne temas pri vera “demisio” de Sebastian – li simple ne kandidatis por tria oficperiodo, post du dujaraj periodoj ekde 2013.

  2. johano says:

    Mi cxeestis la cxi-jaran GEK kaj estas tre impresita pozitive, malgraux la komence iom malesperiga situacio kiam sxajne neniu volis kandidatigxi por farigxi GEA-estro. Fino bona, cxio bona kaj la nova GEA-estro sendube estas tre tauxga por la prezidanteco.
    Li jam pruvis sian bonan kvaliton, kiam ni estis iom embarasigitaj pro “akcidento” de kongresanino, ecx el Berlino, kaj la nova GEA-prezidanto trovis gxustajn vortojn por la embarasigita vundita virino. Ne nur la fakaj, sed ofte la homaj kvalitoj gravas por GEA.
    Lia kvalito estas senduba kaj mi persone gxojas ke li (kaj ecx lia edzino) pretis transpreni la gravan respondecon por GEA en malfacila tempo.

  3. johano says:

    Mi samopinias kun Bernhard kaj deziras baldauxan resanigxon por Sebastian.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *