De 2016 al 2017

Traduko de la germana versio estas preparonta.

Jen la raporto de Edmond Privat pri vojagxo al Varsovio en decembro 1916 (supozeble li pasis en Berlin)

Dokumento el GE 1917 A2 pagxo  (El „Esperanto“ No. 1, 1917)

Vizito al Dro Zamenhof

Dum monato Decembro 1916 trian fojon mi vojagis polujon, kaj en ci tiu milito duan fojon mi vizitis nian karan Majstron en Varsovio. Longa malsano lin suferigis antaü kelka tempo, sed nun li jam resanigis kaj daüre kuracas okulojn de sia nova klientaro. Efektive sian gisnunan klientaron kaj logejon li transdonis al sia filo Adamo kaj mem luis logejon en granda strato Krolewska en la centro de l’ urbo. Sed la tempo estas nun tre malfacila, kaj por ciu Varsoviano la vivzorgado estas ofte vera pro­blemo, car la kostoj altigis en terura grado. Pri tio Dro Zamenhof nenion diris al mi, sed mi ja konstatis la faktojn, kaj, kvankam nia Majstro ciam preferis kuracige kaj sendepende perlabori sian vivon per sia okuiista proiesio, min doloras la impreso, ke li ne povas nun iom ripozi kaj liberigi el profesiaj devoj.

Lia sano estas ankoraü neforta. Je ekscitigoj au taceco li ricevas korbatojn kaj spiras malfacile. Estas por ni esperantistoj iom hontinde, ke la verkaro de nia Majstro ne povas havigi al li merititan pension, kiel al ciuj tutmondaj geniaj aütoroj. Car li mem neniam aludas ci tiun temon kaj estas delikata, ne-komercema viro, ni devus mem arangi ian indan aütorrajtajon por anstataüigi la Nobelan premion, gis li ricevos gin.

Nek pri tio, nek pri politiko mi parolis kun Dro Zamenhof, kvankam la nuna stato de Polujo estas treege interesa. Mi nur promesis al li, ke ni ciuj laboros en niaj diversaj landoj, porke la pac-konferenco starigu liberan Polujon, en kies cefurbo ni faros venontan Esperanto-kongreson, por eviti al li lacigan vojagon.

Pri kio parolis do nia Majstro? Unue pri ciuj fidelaj samideanoj falintaj en la milito. Kvazaü patrono tiuj multnombraj mortoj cagrenvundis la Doktoron.

Due pri homaro generale. La paca geniulo timas, ke Pane povos plenumi la pli gravan parton de sia devo al homaro, t. e. la klopodo por starigi intergentan liberan fratecon. Ni ja scias, ke nur por tiu celo li donis al ni la lingvon, kiu suficis por lin famigi kaj igi nin jam tre d an kaj.

En la nomo de muitaj samideanoj mi lin certigis, ke ni komprenas tion kaj bezonas lian genion post Ja milito por labori lau tiu direkto. Multajn homojn pri- pensigis la terura bucado. Gravan rolon povos ludi Dro Zamenhof en la rekonstruado de la homa societo. Ni volas, ke li vivu por tio, kaj ni dankas lian fidelan edzinon, kiu tiei ame zorgas por dolcigi lian vivon.

Al tuta esperantistaro mi transdonas fratan saluton en lia nomo.

Al li tiu ci gazeto alportu korajn bondezirojn en la nomo de tuta esperantistaro.

Edmond Privat

 

This entry was posted in Ausflug, Geschichte, Zamenhof and tagged . Bookmark the permalink.