Januara ludado 2017

Dum decembro venis denove 12 homoj, kaj ĉifoje ni havis kelkajn novajn partoprenantojn. Bovenon, kaj mi esperas ke vi ĉiuj ĝuis la tagon! Mi persone tre ĝuis la novan glaciaĵguston “Mango Jogurt”, kiu estas ege bongusta kaj kiun mi rekomentas al ĉiu, kiu manĝas lakton kaj frukton! La jenaj ludoj estis luditaj: Spot It, Pairs, Catan – Das Würfelspiel, Ohne Furcht und Adel/Citadels, Imagine, Hive, Mini Shogi, Tabuo en Esperanto, kaj Isle of Skye.

20161217_164039

20161217_202326

20161217_161643

20161217_173451

La sekva ludado okazos je sabato, la 7a de januaro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 21a horo.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj. (Tio validas por ĉiuj!)

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 7 de januaro 2017, 14:00 ĝis ? (kafejo nun fermiĝas je la 21a horo dum vintro)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/217304472006585/

This entry was posted in Spielrunde, Berlin and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *