Feliĉan Ĥanukaon

Ĥanuka (Lumfestoחנוכה [ĥanuka’] en la hebrea lingvo kaj חנוכה [ĥani-ke] en la jida, en Esperanto prefere nomata Ĥanukao,[1][2] foje ankaŭ Ĥanuko) estas juda festo celebrata post la 24-a de kislevo (variaj tagoj en decembro). Ĝi estas nomata “la festo de lumoj”, ĉar ĝi memorigas, kiam oleo por unu tago daŭris ok tagojn en la lampo (menoro) de la Templo de Jerusalemo, laŭ la libroj pri la Makabeoj (troveblaj en la Septuaginto, sed ne en la hebrea Masora Biblio). Oni manĝas specialajn manĝaĵojn, ludas specialajn ludojn kaj lumigas specialan kandelaron. Kontraŭe al la sepkandela menora’ , la ĥanuka-kandelaro havas naŭ kandelojn, po unu por ĉiuj el ok tagoj de la origina evento plus unu por bruligi la aliajn.

La festo Ĥanuka okazos inter sunsubiro de la 24-a de decembro de 2016 kaj sunsubiro de la 1-a de januaro de 2017.

Honore al la familio Zamenhof, kiu eble festis.

Malofte en Esperanto-medio oni rimarkas la feston. Escepto estas Toronto en la jaro 2012 (Bv. vidi la lastajn minutojn por la pianoludado)

Jahr nach jüdischem Kalender Datum nach gregorianischem Kalender
5775 17.–24. Dezember 2014
5776 7.–14. Dezember 2015
5777 25. Dezember 2016 – 1. Januar 2017
5778 13.–20. Dezember 2017
5779 3.–10. Dezember 2018
5780 23.–30. Dezember 2019
5781 11.–18. Dezember 2020
5782 29. November – 6. Dezember 2021
5783 19.–26. Dezember 2022
This entry was posted in Geschichte and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *