Anlässlich des Todes von Kofi Annan, des ehemaligen UN-Generalsekretärs, soll an sein Verhältnis zu Espranto erinnert werden.
In seinem Grusswort an den 84a Esperanto-Weltkongress in Berlin 1999 (im Orginal auf Englisch) war der letzte Satz auf Esperanto und lautete »En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson« Der damalige Generaldirektor des Esperanto-Weltbundes UEA, Osmo Buller erinnert sich, dass er seinerzeit auf Wunsch von Annan die Übersetzung per FAX übermittelt habe. Später verwendete Annan den Satz auch in seinen Grussworten an die Weltkongresse in Tel-Aviv (2000) und Zagreb (2001 ).
Das weist auf einen gewissen Fortschritt hin, denn Aleksej Salomatov erwähnt in » La Ondo de Esperanto. 1997. №5 (36)» über den Weltkongress in Adelaide (Aŭstralien, 19–26 Juli 1997) dass Kofi Annan ein Grusswort geschickt hätte, in dem er vermieden habe, das Wort »Esperanto« ausser im Namen von UEA zu erwähnen.
Grusswort von Kofi Annan Berlin 1999
Kun plezuro mi sendas bondezirojn al la 84a Universala Kongreso de Esperanto. Vi kunvenas je la fino de tumulta jarcento, kiu atestis je la pintoj kaj la abismoj de la homaj kapabloj. Multaj mondaj evoluoj rajtas ankoraŭ nin dubigi kaj maltrankviligi. En unu regiono disvastiĝas paco, en alia ekfuriozas genocido. Sen-egala lukso apudas teruran malriĉon — la staton, en kiu restas kaptita kvarono de la monda loĝantaro. Tutmondigo nin enretigas ĉiam pli dense, dum maltolero nin plu disigas. Ĉiu progreso estas necerta; la defioj, kiujn ni frontas, fariĝas ĉiam pli kompleksaj.
Hodiaŭ la monda tagordo postulas de la ŝtatoj novajn ideojn, novajn rimedojn, novajn politikajn engaĝojn. Pli kaj pli ofte montriĝas, ke la problemoj komunas. Inter la minacoj troviĝas kelkaj bone videblaj: terorismo, tutmondaj epidemioj, amasarmado. Aliaj insidas kaŝe: klimata ŝanĝo, narkot-komerco, la “lavado” de ŝtelita mono. Ĉiuj ignoras landlimojn; ili estas “problemoj sen pasportoj”. Neniu lando sola kapablas ilin forbari. Tial ĉiu lando bezonas Unuiĝintajn Naciojn.
En tia ĉiam pli interplektita mondo, konstrui la pacon — kaj batali kontraŭ minacoj al la paco — postulas la partoprenon de ĉiu civitano kaj ĉiu lando. Diversmaniere kontribuas al tio la registaroj, ne-registaraj organizoj, komercaj entreprenoj, akademiaj institucioj, sindikatoj, virinaj asocioj kaj multaj aliaj. En la lastaj jaroj, tiaj diversaj fortoj de la civila socio — la socio, en kiu neniu rajtas sola kaj senkontrole decidi pri komunaj aferoj — montris sin ĉiam pli aktivaj je la nacia kaj internacia skaloj. Tio estas tre pozitiva evoluo, ĉar ĝi helpas respondecigi la registarojn kaj instigas homojn al kundecidado pri temoj, kiuj rekte tuŝas iliajn vivojn.
Ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ĉiuj ĉi kunrolantoj povas kuniĝi en komuna klopodo: por ekologia sekureco, por homaj rajtoj, por justeco, kaj tiel plu. UN daŭre prezentas malfermitan pordon al vivinda estonteco, praktikan forumon por la efika kunsolvado de mondaj problemoj, surbaze de la universalaj idealoj listigitaj en la Ĉarto. Kiel instruas afrika proverbo: “La Teron ni ne posedas, sed prizorgas por la posteuloj”. Je ĉi tiu historia momento, plena de esperigaj ebloj, mi dediĉis min al la konstruado de nova fundamento el paco, progreso kaj evoluo, en la kadro kaj per la helpo de Unuiĝintaj Nacioj. Tian devon, al la nuntempo kaj la estonto, nun frontas ni ĉiuj. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson [Im Orginal auf Esperanto].
Das Grusswort wurde in der Nummer 2 der täglichen Kongresszeitschrift »Pordego al Kongreso« vom 2. August 1999 veröffentlicht. (PDF komplett).