(Esperanto) ELB-prezidanto pri la translokado

Kiel estrarano de kaj GEA kaj ELB mi havas duoblan rolon en ĉio ĉi. En la estraro de GEA mi argumentis kaj voĉdonis kontraŭ la propono transloki la oficejon pro kaj decidmetodikaj kaj GEA-rilataj kaj ELB-rilataj kialoj. Unu alia estrarano voĉdonis kiel mi, du sin detenis kaj kvar voĉdonis por la propono. El tiu jes:4 / ne:2 / -:2 konstateblas du faktoj:

  1. Ne ekzistis absoluta plimulto en la GEA-estraro por la decido.
  2. Se nur unu el la jes-voĉdonintoj voĉdonus per ne, la rezulto ŝanĝiĝus.

Malgraŭ tiu malgranda plimulto, la decido nun estas efektivigita kaj la lukontrakto subskribita. Ĉu tiu procedo kaj tiu decido entute bonas, povas diskuti la GEA-membraro en siaj forumoj, ekz. per legantleteroj en Esperanto aktuell, ĉar estas decido de GEA-organo. Demandojn pri tiu decido necesas direktigi al iu GEA-reprezentanto, ekzemple al la GEA-estraro. Ĉar mi reprezentas kaj GEA kaj ELB, mi proponas, ke demandojn pri la decido kaj la planoj de GEA en la nova sidejo vi direktigus al alia GEA-estrarano. Tiel mi povas koncentriĝi pri la agado por ELB necesigita pro la neatendita decido.

La estraro de ELB estis nur informita pri la decido de GEA. Pri opinioj aŭ bezonoj de la Ligo ne estis demandoj. Klaran prioritaton por GEA ŝajnis havi ĝia oficejo kaj ne ĝia loka grupo en Berlin.

Pro la translokado antaŭvideblas granda ŝanĝo, sed ankaŭ granda ŝanco por la Esperanto-vivo de Berlin. Vidu pri tio ankaŭ la ideojn de la ELB-estraro por la estonteco en tiu informilo. Mi esperas, ke ni en Berlin povas kune agi por vivteni kaj eble eĉ plivivigi nian Esperanto-vivon. La Ligo bezonas la subtenon de siaj membroj kaj amikoj nun multe pli ol antaŭe. Ĝis fino de januaro 2015, ni devas havi realigeblan kaj prefere jam realigatan planon.

Felix Zesch

This entry was posted in Lichtenberg, Esperanto-Haus, Deutscher Esperanto-Bund and tagged , . Bookmark the permalink.

1 Response to (Esperanto) ELB-prezidanto pri la translokado

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *