40 jaroj ŝtata biblioteko

Scienca bibliotekistino Susanne Henschel gvidas tra legosalonegoj de la Ŝtata Biblioteko
Foto: Fritz Wollenberg

La 15-an dec. cxi-jare la Staatsbibliothek zu Berlin (Haus Potsdamer Straße) festis sian malfermon antaux 40 jaroj (en 1978) en tiama Okcident-Berlino. Preskaux ekde tiam en gxi trovigxas pli kaj pli da E-literaturo, kaj la UEA-organo “Revuo Esperanto”. Cxi-jare la (ge)redaktoroj de la revuo donacis por la biblioteko pliajn de en ilia eldonejo “impeto” eldonitaj libroj.

Ankaux la “Esperanto-Libraro”, filio de Podlahia Biblioteko en Bjalistoko donacis pliajn E-librojn, intertempe registritaj en la0PAC-katalogo de Stabi Berlin kaj jam pruntepreneblaj. Fakte la nomon Staatsbibliothek zu Berlin – Preußischer Kulturbesitz
(SBB-PKB) la Fondajxo Prusa Kulturposedajxo donis en la jaro 1992 ankaux al la Deutsche Staatsbibliothek (iama Preußische Staatsbibliothek) en Orient-Berlino, Unter den Linden, okaze de kunigo de ambaux bibliotekoj en Berlin.

La malnova bibliteko cxe Unter den Linden rericevis la historian nomon “Preußische
Staatsbibliothek" okaze de renovigo, legebla surmure en la cxefenirejo, apud la nuna nomo oficiala. En ambaux bibliotekoj trovigxas ofte la samaj libroj, kiel ekz. E-vortaroj, por konsulti surloke, sen bezono vagadi inter ambaux bibliotekoj. En la parto de BSB por infanoj en Westhafen trovigxas pliaj E-libroj por infanoj.

Amike Johano

40-jaroj de Staatsbibliothek zu Berlin

Son 23. Dez 2018 18:55 . Gesendet von:  “Johann Pachter”

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Geschichte. Bookmark the permalink.