Elekti lingvon
-
Recent Posts
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2026 – Junulara Esperanto-Semajno 2025/26
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2025 – Rekomendoj de Esperanto-libroj
- Zamenhoffesto en Berlino, 2025-12-13
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2025 – Memorvespero pri Peter Bäß
- Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2025 – La 110-a UK de Esperanto – rerigardo
- Aŭtentike pri Afriko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2025 – La vojaĝo en Afriko sen moviĝi
- Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2025 – Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2025 – Fruaj serioj da Esperanto-libroj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2025 – Memorvespero pri Renato Corsetti
- La unua kontribuo de Phil
- 100 GERMANAJ ESPERANTO-KONGRESOJ – Nova publikigaĵo pri la Esperanto-historio
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto – prelego „La integrita psikopato”
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2025 – La „Germana Antologio” kaj ĝiaj kreintoj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2025 – Kio nin atendas en 2025?
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2024 – 100 germanaj Esperanto-kongresoj – nova publikaĵo
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2024 – Helga Plötner – portretistino de Esperanto-aktivuloj
Kontakto
Meta
Junia ludado 2016
Nur kvin homoj venis al la maja ludado, sed ni tamen multe ludis, manĝis, kaj ĝuis la du aldonajn horojn de la “somera horaro” de la kafejo. Luditaj ludoj estis: Clans, Qwirkle, Mississippi Queen, Spot It, Bohnanza, kaj Bananagrams en Esperanto.



La sekva ludado okazos je sabato, la 18a de junio, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 22a horo (denove la somera horaro).
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 18 de junio 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 22a horo dum somero)
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge
Organizanto: Jessica Grasso
La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/1622408814747108/
Posted in Spielrunde, Berlin
Leave a comment
ABELO – nova somera semajnfina renkontiĝo por ludemuloj
Post la sukceso dum la pasintaj kelkaj jaroj de la ĉiumonataj ludotagoj ĉe la kafejo Kibo en Berlino, ni (kelkaj regulaj partoprenantoj tie) decidis organizi semajnfinan renkontiĝon por ludemuloj apud Berlino. Ĝi okazos inter la 29a de julio kaj 1a de aŭgusto 2016, kaj ĉiuj estas bonvenaj!
Jen varbilo:
Kiel skribita tie, pliaj informoj troviĝas ĉe la retpaĝo: abeloabeloabelo.wordpress.com
Bonvole dividu la informojn, se vi konas aliajn homojn kiuj eble havas intereson! Mi esperas ke multaj homoj venos kaj ke ĝi estos sukcesa!
Kiel Karl Vanselow 1931 trovis Esperanton
Nekrologo de JEAN FORGE
[t.e. Jan Fethke en Pola Esperantisto de Mar. 1960:40:2, p. 10]
KARL VANSELOW
Estas interesa sperto, kiun mi faris en mia longa esperanta praktiko. Ekzistas homoj, kiujn oni ne bezonas varbi aŭ konvinki pri nia afero. Ili estas kvazaj naskitaj esperantistoj. Al tiaj homoj apartenis mia kara amiko Karl Vanselow.
„Vi ŝtelis al mi ok jarojn de mia vivo”, li riproĉis al mi kelkfoje. „Ĉar vi konis min dum ok jaroj kaj neniam parolis al mi pri Esperanto. Nur nun mi komencas mian veran vivon enpaŝante en Esperantujon”.
Tion diris Vanselow, kiam li estis 55-jara. Efektive mi konatiĝis kun li en Berlino, kiam mi kiel junulo vizitadis lian societan kaj literaturan klubon, kiun li fondis kaj gvidis dum multaj jaroj. Kiam mi hazarde iutage parolis pri Esperanto, li en la sama tago havigis al si lernolibron kaj studis ĝin dum la tuta nokto. Mi estis tute surprizita, kiam li alparolis min la sekvintan tagon en nia lingvo. Lia entuziasmo kreskis rapidege kvazaŭ lavango, la verda fajro ekbrulis je helega flamo, nova vivo-energio trafluis lian maljuniĝantan korpon.
Dum la lastaj jaroj ĉiam, kiam mi estadis en Berlino, mi vizitis lin. Sidante en lia hejmo, kiam li regalis min per kafo kaj kukoj, mi foliumis en liaj „kongresaj albumoj” kaj travivis kune kun li ĉiujn kongresojn, kiujn li regule partoprenadis. Centoj, miloj da subskriboj kaj fotoj de liaj geamikoj el la tuta mondo troviĝis en tiuj albumetoj. Li legis al mi siajn poemojn kaj kantojn, kiujn li verkis kaj eldonis en formo de broŝuretoj. Kaj — li revis pri vojaĝo al nia 44-a [UK] en Varsovio [en 1959]…
Tamen liaj fortoj de jaro al jaro malkreskis. Lia dekstra mano nervoze tremadis tiom, ke nur malfacile li povis skribi. Liaj multaj korespondantoj vane atendis respondon. Lia sanstato ne permesis al li veturi al Varsovio. Ni ĉiuj kiuj konis lin persone, rimarkis kun malĝojo, ke estingiĝas lia vivo-flamo. 82-jara li foriris el niaj vicoj.
Karl Vanselow estis poeto kaj verkisto de sia frua aĝo. Multajn volumojn de liaj germanlingvaj poemoj mi vidis en lia biblioteko, multajn jarkolektojn de l’ revuo „Die Schönheit”, kiun li eldonadis antaŭ la unua mondmilito. En la esperanta literaturo li okupas specialan lokon, tiu nia „verda trobadoro”. Liaj kantoj kaj poemoj eksonos ankoraŭ ofte inter ni esperantistoj kaj atestos pri liaj meritoj en nia literaturo. Ni ne forgesos vin, kara amiko!
JEAN FORGE
[t.e. Jan Fethke en Pola Esperantisto de Mar. 1960:40:2, p. 10]
A new tower, another than this from Babel
Prelego de Philipp Sonntag dum GEK 2016 en Munkeno
Posted in Vortrag
Leave a comment
Patronatsfest St. Joseph, Wedding

Im oberen Stockwerk dieses Hauses war die Wohnung vom Max Josef Metzger im Wedding. Im Hof findet das Patronatsfest 2016 statt.
La festo de la paroĥo St. Joseph en la berlina kvartalo Wedding estas ĉiam por la lokaj Esperantistoj bela ebleco por informi pri la rilato de la pasto Max Josef Metzger al Esperanto. La festo tradicie okazas en la korto malantaŭ la preĝejo St. Joseph (Müllerstrasse 161) sub la fenestroj de la eksa loĝejo de Metzger statt.
Post solena diservo je la 9:30 horo eblis manĝi kaj trinki en la ĝardeno, kie estis ludoj por infanoj kaj okazis tombolo.
Por la informo pri Esperanto la paroĥo preparis grandan tablon, sur kiu estis prezentata celgruporientita materialo, kiun prizorgis Hans Moser(Sankta Biblio, Kantolibro, katholikaj revuoj en Esperanto)
Al la juna bildo de Esperanto kontribuis Anna Gamaleja el Moskvo kaj Yuto Kawabata el Japan.
La librotablon prizorgis Gerd Bussing (estrarano) kaj Roland Schnell (najbaro). Estis amikaj interparoloj kun vizitantoj, kiuj foje konis Esperanto de longe.
Informon pri Esperanto deziris ankaŭ la pastro Ladislao Jareno Alarcon, kiu pro siaj portugalaj radikoj tuj kapablis legi la biblion en Esperanto. Li paroĥo havas internacian karakterion, kiel kutime en Wedding. Estas katolikaj kristanoj el Vietnamio (Sankty Meso la unuan dimanĉon en la monato en vietnama lingvo)kaj Pollando (Sankta Meso ĉiu dimanĉo 17 h en la pola lingvo).
Ests intereso pri Esperanto kurso.
Johann Pachter disponigis pliajn librojn. Precipe li havis stokon de la broŝuro pri la Esperanto-vivo de Metzger, kiun Jomo Ipfelkofer el Augsburg produktis lastan jaron.
Pliaj informoj pri Metzger
en la blogo informilo.wordpress.com
Anna Gamaleja (2a de maldekste) posttagmeze vojaĝis kun Johann Pachter (2a de dekstre) al la Brückenfest (Ponto Festo) en Frankfurt/Oder.
Maja ludado 2016
Ok homoj partoprenis la aprilan ludadon, kaj ni ludis la jenajn ludojn: Between Two Cities, Aquarius, Robo Rally, Spot it/Dobble, kaj Rasende Roboter/Ricochet Robots. Ĉifoje ni estis sufiĉe malmultaj kaj ludis ĉiun ludon kiel unu granda grupo – estis iom ĥaosa ĉar ne ĉiu ludo en tiu listo estis celata por tiom da homoj, sed sufiĉe bone funkciis kaj estis tre amuza!
La sekva ludado okazos je sabato, la 21a de majo, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 22a horo (dum majo finfine denove komenciĝas la somera horaro de Kibo, do ni povas dum du pliaj horoj ludi!).
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 21 de majo 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 22a horo dum somero)
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge
Organizanto: Jessica Grasso
La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/601371546684868/
Posted in Spielrunde, Berlin
Leave a comment




