Esperantlingva ludado en Potsdamo

Heike raportas:

En februaro okazis la unua Esperanto-ludado en Potsdama kafejo 11-line . En gaja rondo renkontiĝis entute 9 homoj. Ni ludis Uno, Globalissimo, Ohne Furcht und Adel, Solo kaj
Clans. La kafejo ofertis grandan elekton de trinkaĵoj, bongustajn nudelojn kaj supojn.

 

Posted in Spielrunde, Potsdam | Leave a comment

(Deutsch) Einladung zur Jahreshauptversammlung 2015

La Esperanto-Ligo Berlin r.a. kaj la Esperanto Asocio Berlin-Brandenburgio r.a. invitas vin al la

jarĉefkunveno 2015

Dato:
21-a de februaro 2015, 14:00 h – 18:00 h
Loko:
Zentrum danziger 50
Danziger Straße 50
10435 Berlin

Programo:

14:00h Alveno de la membroj kaj gastoj
14:30h Komenco de la membrokunveno
1 Raporto de la estraroj 2014
2 Kasa raporto 2014
2.1 Kasa prognozo por 2015
3 Raportoj de la komisionoj
4 Raportoj el la grupoj
5 Diskuto pri la raportoj
6 Senŝarĝigo de la estraroj EABB/ELB
7 Balotoj por la novaj estraranoj ELB
8 Baloto por la nova estraro EABB
9 Propono, diskuto kaj decido pri statutŝanĝiĝo de ELB
10 Propono, diskuto kaj decido pri la Esperanto-domo Lichtenberg
11 Baloto por la komisiitoj:
11.1 kasrevizoroj
11.2 plendokomisiono
11.3 varbado
11.4 kumonikado
12 eventoj kaj kampanjoj 2015
18:00h fino de la kunveno
Posted in Berlin, Danziger 50, Verein, Neuigkeiten, Termin | 2 Comments

(Deutsch) EIBB 664 – Esperanto-Informilo Nummer 664

Numero 664 de nia asocia revuo, la Esperanto-Informilo, ĵus aperis por la monatoj februaro kaj marto 2015. Agrablan legadon!

Pli da informoj pri la malmembriĝo de Felix Zesch vi povas legi ĉe sia blogo: http://www.felix-zesch.de/blog/malmembrigo-eo.html.

Posted in Berlin, Verein, Neuigkeiten, Uncategorized | Tagged , | 1 Comment

Februara ludado 2015

Al la januara ludado venis 11 homoj, kaj ni ludis la jenajn ludojn: Skrablo en Esperanto, Hanabi, Concept, Shogun, Factory Fun, Mamma Mia, Kartoj Kontraŭ Esperantujo, Zego (kartludo), kaj Hive, se mi nenion forgesis. Okazis dum iom da tempo tri diversaj ludoj samtempe, do estis io por ĉiu.

jan2015

La februara ludado okazos je sabato, la 28a de februaro, ekde la 14a horo kiel kutime. Atentu ke dum la vintro la kafejo fermiĝas je la 20a horo, do pli frue ol antaŭe.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 28a de februaro 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo – dum la vintro pli frue!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo

Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/631282947001432/

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

Esperantlingva ludado en Potsdamo

En Potsdamo okazos ludado je sabato, la 14a de februaro ekde la 14a horo en kafejo “11-line”.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado.

Kiam?
– 14a de februaro
– ekde 14:00h ĝis ? (kafejo fermos noktomeze)

Kie?
11-line Galerie Café-Bar
Charlottenstr. 119
14467 Potsdam
www.11-line.de
Tram: Dortustraße aŭ Luisenplatz

Organizanto: Heike Bieler

Posted in Spielrunde, Potsdam | Leave a comment

Januara ludado 2015

Al la decembra ludado venis 7 homoj, kaj ni ludis la jenajn ludojn: Story Cubes, Attika, Zendo, kaj Cinque Terre. Tiuj el ni kiuj manĝis glaciaĵon ankaŭ ĝuis le tre vintrecajn, kristnaskecajn elektojn ĉimonate!

dez2014

La januara ludado okazos je sabato, la 17a de januaro, ekde la 14a horo kiel kutime. Atentu ke dum la vintro la kafejo fermiĝas je la 20a horo, do pli frue ol antaŭe.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 17a de januaro 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo – dum la vintro pli frue!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo

Transvaalstraße 13

13351 Berlin (Wedding)

publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:

Facebook: https://www.facebook.com/events/384800561694666/

Posted in Spielrunde, Berlin | Comments Off on Januara ludado 2015

Decembra ludado 2014

Nur 4 homoj venis al la novembra ludado, do ni uzis la ŝancon ludi kelkajn pli longajn ludojn. Dum la posttagmezo ni ĝuis la ludojn Cartagena, Tikal, Tantrix, kaj Ra the Dice Game.

nov2014

La sekva ludado (kiu ankaŭ estos la unua datreveno de la Kibo-ludado!) okazos je sabato, la 13a de decembro, ekde la 14a horo kiel kutime. Atentu ke dum la vintro la kafejo fermiĝas je la 20a horo, do pli frue ol antaŭe.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 13a de decembro 2014, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo – dum la vintro pli frue!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/369212039916457/

Posted in Spielrunde, Berlin | Comments Off on Decembra ludado 2014

(Esperanto) Estraro pri translokado kaj statuto

En telefona interparolo, la estraro de ELB venis al jena konkludo rilate la lastajn komunikojn en la informilo:

Rilate la denoncon de la lukontrakto inter GEA kaj Johann Pachter, la estraro de ELB:

  • ne vidas, kiu povus antaŭenigi la evoluon de Einbecker 36 al oficeja komunumo, komuna klubejo k.s. kaj rezignus pri propra klubejo tie kiam la lukontrakto de GEA tie finiĝas.
  • ŝatus plu havi poŝtkestan adreson kaj ankaŭ uzi la ejon por Esperanto-aktivaĵoj. La organizaj detaloj estas ankoraŭ traktendaj
  • ne plu vidas urĝan neceson trakti la translokadon konsiderante, ke
    • la lukontrakto de GEA finiĝas (same kiel tiu de ELB kaj GEA) nur je la 30a de junio 2015, male al la unua informo ke je la 31a de januaro 2015
    • la informoj pri la stokeblecoj en Katzbachstraße 25 estas ankoraŭ malabundaj kaj malcertaj
    • la opinioj pri la faktaj posedaj rajtoj koncerne aferojn (ekz. librojn) en Einbecker Str. 36 estas momente ne unuanimaj
    • de la estraro de GEA ankoraŭ ne haveblis preciza respondo pri eblaj kostoj pro novaj mebloj, stokeblecoj k.s. en Katzbachstr. 25

Rilate la proponon de Chuck Smith ŝanĝi la statuton, la estraro de ELB

  • petas Chuck proponi eblan kotizan regularon (“Beitragsordnung”), por povi taksi la financan efikon de la propono
  •  avertas, ke la Ligo ne plu ricevos subvenciojn de GEA, se ĝi ne plu estas registrita grupo (detaloj pri la subvencioj legeblas je http://www.esperanto.de/foerderrichtlinien )
  • intencas publikigi voĉdonrekomendon por siaj membroj antaŭ la membrokunveno
Posted in Uncategorized | Tagged , | Leave a comment

(Deutsch) Presseinformation "111 Jahre Esperanto in Berlin und Brandenburg"

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Presse | Leave a comment

(Deutsch) Sonderausgabe: EIBB 663

Pro translokado de la GEA-oficejo, ELB aperigis EIBB_663, (PDF, 1 MB).

 

Posted in Berlin | Tagged , | 1 Comment