Renovigo de Max-Josef-Metzger-placo en Wedding

 

MJM 2015 Majo vizito

La monumento por Max Josef Metzer

MJM Majo 2015 StJoseph

Rigardo el Max-Josef-Metzger-Platz al preĝejo St. Josef sur la alia flanko de Müllerstrasse

Delonge ne plu amasiĝis komparebla nombro da personoj por okupiĝi pri Max Josef Metzger. Sur la granda herbejo kunvenis sabate, la 30-an de majo 2015, kvindeko da personoj por interŝanĝi ideojn, kiel oni povas plibonigi la aspekton kaj utiligeblecon de la placo. En la kvartalo Wedding, proksime al la S- kaj U-Bahn-haltejo troviĝas apud Müllerstrasse triangula verdejo kun arboj, kiuj intertemple estas sufiĉe maljuna kaj grandaj, kaj densaj arbustoj. Sed la placo estas neflegita kaj ne plu konforma al la bezonoj de la najbaroj, inter alie lernejo. Ĉestis reprezantantoj de la distrika administracio (Bezirksamt) kaj de la katolika St. Josef paroĥo, kie vivis Max Josef Metzger dum la 1940aj jaroj ĝis lia enkarcerigo. Multaj ŝatis la ideon, ke oni substreku la rilaton inter la placo kun la monumento apud Müllerstrasse kaj la preĝejo St. Josef sur la alia flanko de la strato.

En 2014 okaze de la mortotago la Berlinaj Esperantistoj metis florojn al la monumento

Forigante kelkajn parklokojn por la aŭtoj oni povus krei videblan ligon kun trapasejo por piedirantoj. La paroĥo esprimis sian deziron havi parkejon por bicikoj por la atendantoj de diservoj.

Por la plibeligo de la placo estas disponebla pli ol 1 miliono da euroj el fonduso de la Eŭropa komunumo. La enloĝantoj volas havi placon, kie oni – kontraste al la nuna stato – ŝatas ripozi kaj kie infanoj povas ludi. Mankas sidlokoj, ĉar oni forprenis la benkojn. Laŭdire tio okazis pro la senhejmuloj kaj trinkemuloj, kiuj kutimis pasigi sian tempon tie. Tial la plaj multaj uzas la placon nur por rapide pasi de Müllerstrasse al Nettelbeckplatz aŭ al Schulstrasse.

Estis la deziro, havi pli da informoj pri Max Josef Metzer, kies vivo estas reduktita al viktimo de la faŝistoj. Aliaj aspektoj (Pacifisto, Vegetaranto, Esperantisto) estas malpli konataj. Antaŭ kelkaj tagoj eĉ estis detruita unu el la kvar informtabuloj. Grupo da Esperantistoj antaŭ du jaroj purigis la tabuloj, kiuj ne plu estis bone legeblaj pro ŝmiraĵoj per feltkrajono.

Oni komencis nun kolekti la ideon por la plibeligo de la placo kaj post kelkaj monatoj oni elektos kompanion, kiu pretigos la detalan planon por la realigo en 2016. Ankoraŭ estas ebleco prezenti ideojn.

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Max Josef Metzger. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *